Skip to search.

Breaking News Visit Yahoo! News for the latest.

×Close this window

esper-inform · Informservo por tutmonda esperantistaro

The Yahoo! Groups Product Blog

Check it out!

Group Information

  • Members: 239
  • Category: Esperanto
  • Founded: Oct 21, 2000
  • Language: Other
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Message search is now enhanced, find messages faster. Take it for a spin.

Messages

Advanced
Messages Help
Messages 1366 - 1395 of 5353   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Messages: Show Message Summaries Sort by Date ^  
#1366 From: Afrika Agado <trafrik@...>
Date: Tue Jul 1, 2003 7:09 pm
Subject: BEF en Benino agadas
trafrik@...
Send Email Send Email
 
BEF (Benina Esperanto-Federacio) aktivas



En Cotonou okazis la Gxenerala Asembleo la 1-an de februaro 2003 pri la renovigo
de la estraro de BEF por relancxi la agadon . Elektigxis nova estraro kies
prezidanto estas GBOZO Clement.

Poste, tri sinsekvaj kunsidoj okazis en Cotonou, kies tagordo estas:" kiu estas
la strategio, kiun BEF devas uzadi por fortigi la movadon en Benino? Kiel
enkonduki Esperanton en la lernejojn? Kiel diskonigi kaj disvastigi la lingvon
al la Benina popolo ?

Rilate al cxi tiuj celoj, BEF plifortigas la korespondadon inter gxi kaj la
kluboj. Tio ebligis al gxi koni ne nur la naskigxon de la klubo "Nova generacio
de Esperanto-Nova Espero" en Cotonou, sed ankaux novajn aktivajn esperantistojn
en Cotonou nome Bossou K. Theodoric kaj Dossou Euloge, kaj poste aliajn en
NordBenino(Parakou) nome SINATOKO Sylvestre-Sylvie kaj Alix. Tiuj tri estas
dedicxantaj kaj prizorgas la movadon en Parakou. BEF disponigas

E-materialojn por helpi al ili disvastigi la lingvon en la regiono. Post la
venontaj monatoj, delegacio de BEF vizitos Parakou por kuragxigi kaj plifortigi
la agadon de Sylvestre-Sylvie kaj Alix.

La 1-an de majo 2003 en Lokossa okazis la unua seminario de la jaro gvidita de
Francois HOUNSOUNOU kaj Latifou GBADAMASSI. Nur la instruistoj partoprenis la
tiaman seminarion, kies temo estas: "Esperanto estas cxe la pordo de la
insrtuistoj". Aliflanke, BEF elsendas Esperanton per kasedo de SAT-Amikaro tra
la loka radiostaciono "FM Mono/Lokossa, 106.7" pere de konato de Francois H. Tiu
elsendo-Esperanto tra la ondo ebligos al BEF allogi la popolon interesigxi pri
la lingvo. Cxar necesas kursoj al novuloj/geauxkultantoj de la radioprogramo,
BEF gvidos E-kursojn por helpi al la komencantoj sekvi la kursojn hejme. Sed ni
ne devas forgesi la radio-koston pri la kursoj. BEF estas klopodanta por redukti
la elsendo-koston.

Auxguste-septembre BEF organizos someran kurson.Gxi estas gvidota de Latifou G.

BEF ege bedauxras la difektigxon de la disponigita komputilo de Esperanto-afrik
antaux cxirkaux ses monatoj. Tiu komputilo multe helpis BEF pri la korespondajxo
sed gxi hodiaux ne plu funkcias.



Lokossa, la 27an de junio 2003.

Gxenerala sekretario de BEF,



Francois HOUNSOUNOU















---------------------------------
Do You Yahoo!? -- Une adresse @yahoo.fr gratuite et en français !
Testez le nouveau Yahoo! Mail

[Non-text portions of this message have been removed]

#1367 From: "Helga Farukuoye" <helga.farukuoye@...>
Date: Thu Jul 3, 2003 8:14 am
Subject: etapa malvenko
helga.farukuoye@...
Send Email Send Email
 
Kara amikoj,

En la statistika vetkurado de la kvar specialaj datenbankoj de la Austria Nacia
Biblioteko TROVANTO devas digesti etapan malvenkon. En junio ^gi fari^gis la
lasta (en krampoj vi trovas la nombron de vizitoj por la koncerna datenbanko):

1. Tabulae (824)
2. NAK     (812)
3. Ariadne (699)
4. TROVANTO  (562)

Tamen ni optimistas, ^car certe - kun via helpo - ni preterpasos venontfoje la
aliajn.

Kore salutas

Herbert Mayer
Christian Cimpa
Helga Farukuoye


Mag.Helga FARUKUOYE
Sammlung für Plansprachen und
Internationales Esperanto-Museum
der Österreichischen Nationalbibliothek
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 WIEN
Tel.: 0043/1/ 535 5145

Internacia Esperanto-Muzeo
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 VIENO

Homepage und Plansprachendatenbank TROVANTO:
Hejmpagho kun la elektronika katalogo TROVANTO:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm



[Non-text portions of this message have been removed]

#1368 From: "Kontakto" <kontakto@...>
Date: Thu Jul 3, 2003 9:07 am
Subject: Fw: [universitato] Agado Espero/Lernejoj por Evoluo
kontakto@...
Send Email Send Email
 
Plusendo far' Stefano Keller
http://www.kontakto.info/
---------------------------


            <-- Klaku al chi tiu bildo por rekta, tuja dialogo kun Kontakto.info!
- Cliquez sur cette image pour un contact direct, en ligne avec Kontakto.info! -
Kattints erre a képre egy közvetlen kapcsolatért Kontakto.info-val.

       ~~~~~~~~~~~~~
       ~~~~~~~~~~~~~


----- Original Message -----
From: atilio orellana rojas
To: universitato@yahoogroups.com
Sent: Thursday, July 03, 2003 9:08 AM
Subject: [universitato] Agado Espero/Lernejoj por Evoluo


Universala Esperanto-Asocio/Agado Espero/Lernejoj por Evoluo
--------------------------------------------------------------------------

Karaj gesamideanoj,

Bonvolu ricevi varmajn, afrikajn kaj marajn salutvortojn el Tozounmé.
Hieraux,la 28-an de junio 2003a,  ni sukcesis veturigi kamione 96 geknabojn de
OLE kun geinstruistoj cxe la maron de Grand-Popo, sudokcidente de Benino, je 75
kilometroj de TOZOUNME. Ni vizitis la Blindulan Lernejon de Djanglanmé (Centre
SILOE) survoje al Grand-Popo. La gxojo de la infanoj estis ekstraordinara,
ekcesega.

        Gaston HOUSSOU

* * *

Cxi tiu letereto venas de lernejo por orfoj en Benino. Gxi estas unu el la
lernejoj, kiun UEA subtenas pere de Agado Espero por instrui infanojn ankaux en
Esperanto por ke ili poste povu evoluigi sian landon.

Se vi volas kunlabori, bonvolu kontakti Agnes Geelen <agnes@...>
Financa kontribuo povas esti sendata al UEA nome de Konto Espero kun la indiko
"lernejoj por evoluo".

***********************************************************
Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172
NL-2585 HW Den Haag, Nederlando



[Non-text portions of this message have been removed]

#1369 From: "Kontakto" <kontakto@...>
Date: Fri Jul 4, 2003 2:56 pm
Subject: Re: Gazetara agado UK: Via helpo bezonatas
kontakto@...
Send Email Send Email
 
informado ESPERANTA / HUNGARA
2003 julio 4

::eo::

http://www.Kontakto.info aperigis tutan paghon hungare pri la partopreno en la
88-a UK kaj komentojn pri eo far' D-ro Imre FERENCZY (UMEA), loghanto de la urbo
Gyor. Komencu vian viziton chi tie:
http://www.kontakto.info/index-hu.html

Transprenis la artikolon (ech se sen bildoj kaj sen ligoj al eo-retejoj, sed
tamen konservante la tutan tekston) kaj publikigis ghin la urba retejo de Gyor:
http://www.gyor-online.hu/, kompreneble hungarlingva.

Nun venas la tasko por hungarparolantoj:
reagu al la artikolo en Gyor-Online, (sube de ghi estas eblo aldoni komenton,
respondon)! Nur tiel la vizitantoj de la retejo konstatos ke esperanto estas
vaste konata kaj vivanta lingvo kiu ankorau altiras la atenton (ofte oni diras
al mi: *chu tio ankorau ekzistas? iam oni audis pri ghi, sed nuntempe ne
plu...*). Nu, audigu viajn vochojn, kun realaj, objektivaj argumentoj au
aplaudoj pri la aperigo de la informoj. Nur tiel la vizitantoj kaj redaktantoj
de Gyor-Online kredos je ni... Kaj kial ne skribi al ili en esperanto au en iu
alia lingvo (sed pri eo). Estas ja tie tradukonto...

Kompreneble, ankau plusendo de la reta artikolo al la lokaj gazetoj paperaj
estus bonega afero. Ni kaptu chiun okazon por informi pri eo!

~~~~~~

::hu::

http://www.kontakto.info/ megjelentetett egy oldalt a 88-ik Eszperantó
Világkongresszusról és Dr. Ferenczy Imre gyori orvos ottani részvételérol:
http://www.kontakto.info/index-hu.html

A cikk szövegét teljes egészében (képeket és eszperantista honlapok cimét
kihagyva) átvette a Gyori honlap: http://www.gyor-online.hu/ .

Fontos, hogy a gyori honlapon sok válasz, hozzászólás jelenjen meg (a cikk alatt
van lehetoség beirni véleményt, mely végleges megjelentetés elott ujraolvasható
és javitható). Csak igy látják a honlap látogatói, hogy az eszperantó nyelv
bizony még él és virul ;-)) !

Jó lenne ha valaki a papir-újságoknak is továbbküldené a gyor-online cikkét.
Ragadjunk meg minden alkalmat hogy tájékoztassunk eo-ról!

~~~~~~

Kontakto.info
~~~~~~~~
~~~~~~~~~


            <-- Klaku al chi tiu bildo por rekta, tuja dialogo kun Kontakto.info!
- Cliquez sur cette image pour un contact direct, en ligne avec Kontakto.info! -
Kattints erre a képre egy közvetlen kapcsolatért Kontakto.info-val.


   ----- Original Message -----
   From: Marko Naoki Lins, Brusela Komunikadcentro
   To: Undisclosed-Recipient:;
   Sent: Wednesday, June 25, 2003 5:12 PM
   Subject: [esper-inform] Gazetara agado UK: Via helpo bezonatas


   Tradukantoj/Kunordigantoj/Helpantoj bezonataj

   Estimataj,

   chi-jare ni planas ampleksan gazetaran agadon chirkau la Universala
   Kongreso, kiu ofertas unikan eblecon varbi pri Esperanto en plej diversaj
   landoj de la mondo. La Brusela Komunikadcentro volonte ekas la laboron per
   lancho de centra, individuigebla, artikolo sendenda en maksimumo de lingvoj
   al maksimumo de gazetoj, revuoj, televidoj ktp.
   Per nacilingva versio de la centra artikolo (http://lingvo.org/xx/3/309 kaj
   komuniko che http://lingvo.org/xx/3/310) eblas sendi al lokaj/regionaj
   gazetoj individuan artikolon kun peto je represo. Informoj pri aldonaj
   kontakteblecoj ebligos al jhurnalistoj pli profundigi la temon lauplache.
   UEA kaj pluraj landaj asocioj jam havis tre bonajn spertojn dum la pasintaj
   jaroj kun tiu gazetara kampanjo. Ni shatus ghin pro tio ankau chi-jare
   ripeti kaj ni kalkulas je via afabla subteno.

   Unua pasho nun estas kolekti laueble multe da lingvaj versioj. Se vi emas
   traduki la chi-suban artikolon au kunordigi vialandan gazetaran UK-agadon au
   helpi trovi volontulon por tio, bv. rekontakti nin sub la retadreso:
   marko.lins@..., marko.lins @ lingvo.org.

   BONVOLU NE SIMPLE EKTRADUKI, SED UNUE KONFIRMIGHI CHE NI, KE NE INTERTEMPE
   JAM PRETAS VIA LINGVOVERSIO. Ni
   jam havas lingvoversiojn resp. tradukofertojn en la angla, bretona, bulgara,
   chehha, china, hispana, litova, portugala, pola, itala, franca,
   kroata, hungara, rusa, serba, ukraina, nederlanda kaj germana. Sed ni
   bezonas speciale ankorau por la finna, estona, norvega, korea kaj precipe la
   sveda.

   Bonvolu konsideri kunaktivi au peri la kunlaborpeton en tiu chi grava agado
   al via landa asocio. Dankon.

   Sincere

   Marko Naoki LINS
   -----------------------------------------
   Brusela Komunikadcentro (BKC)
   Europa Esperanto-Unio
   e-posto: marko.lins@...
   Tel. +32-498-133.177
   Fax +32-2-640.5384
   www.lingvo.org / www.esperanto.net
   Por subteni: UEA-konto 'eece-p'. Dankon.


[Non-text portions of this message have been removed]

#1370 From: "Kontakto" <kontakto@...>
Date: Mon Jul 7, 2003 9:10 am
Subject: Fw: [baratanoj] internacia kongreso de Dalitoj
kontakto@...
Send Email Send Email
 
Plusendo far'
http://www.kontakto.info/

~~~~~~~~~~~~~~~~
~~~~~~~~~~~~~~~~

----- Original Message -----
From: Aryan, india
To: baratanoj@yahoogroups.com
Sent: Sunday, July 06, 2003 8:59 AM
Subject: [baratanoj] internacia kongreso de Dalitoj



internacia kongreso de Dalitoj

Barato estas la lando de kastoj. La duonkontinento de Barato havas unikan
geografion kiu kreis sociajn malbonojn de la lando. Dekoj de gentoj envenis
en la landon kaj tiel naskis diversaj sociaj tavoloj. La plej alta tavolo
Brahmanoj verkis regulojn pri 'kiel trakti la subklasanojn'. La
diskriminacio al la Dalitoj (la kvaruloj kaj kvinuloj) estis tiom rigora ke
ni ne povas diri ke ili estis plifelichaj ol la sklavoj en antikva Roma
emperio. Nur la alveno de europanoj al Barato modernigis la socion kaj sekve
la diskriminacio prenis aliajn formojn. La principo de 'dividu kaj regnu'
estas bone praktikata de la altklasanoj en la lando. La tiel nomata
Hinduismo, la dulanga religio, kiu amas homon per unu lango kaj
diskriminacas aliajn kastojn per alia lango, jam perdas multajn Dalitojn de
Hinduismo.

Mi, D-ro Tummapudi Bharathi (ne forigu 'h' el mia nomo!) estas la profesoro
de la angla en la Sri Padmavathi Ina universitato en Tirupatio, Andhra
Pradesh, Barato,kaj estas  esperantistino. Mi lernis Esperanton en la kurso
organizita de Tirupati Esperanto Asocio en 1998-99 kaj do mi estas studento
de d-ro Ranganayakulu. do ankau mi petas aldoni mian adreson alla
grupo(amma69@...). Mi ricevis la atestilon pri esperanta kono de
D-ro Giridhar. Mi partoprenis la Tutmondan Dalit-kongreson en Vankuvero,
Kanado inter 14a kaj 18a Majo 2003. Mi ankau estas konata verkistino kaj
aktivisto en la Dalitmovado. Okaze de Mia vojagho al Kanado rete kaj persone
kontaktis la esperantistojn en Vankuvero. Antau ol mia foriro mi korespondis
kun la Kanadaj esperantistoj kaj ili bonvolis gastigi min. sed mi ne havis
tempon libere renkonti esperantisotjn tie char mi estis chirkauita de multaj
Dalitoj eksterlandaj, kiuj scivolis de mi pri diversaj aferoj de Dalitoj en
barato. do mi ne povis persone renkonti tieajn esperantistojn sed mi estas
felicha rete kaj telefone kontakti ilin. kaj unuafoje ekkomprenis ke
esperanto funkcias! mi estas felicha scii ke esperantistoj en vankuvero
estas pretaj akcepti min.

La kongreso diskutis pri ebleco allogi chiun daliton al budhismo, char en
hinduismo dalitoj estas diskriminacataj chiaflanke. kelkaj kongresanoj ankau
opiniis ke la religio ne estu grava punkto diskuti sed la ekonomia kaj socia
bonfarto de dalitoj estas la urgha afero. kaj mi apogas la duan opinion.

D-ro T.Bharathi Ph.D.,
membro de Tirupati Esperanto Asocio


[Non-text portions of this message have been removed]

#1371 From: "Ruben Gonzalez" <rufegonz@...>
Date: Mon Jul 7, 2003 7:53 am
Subject: Unua Premio pri Humurajho
rufegonz@...
Send Email Send Email
 
Unua Premio pri Humurajho

D-ro Ruben Feldman Gonzalez ricevis la Unuan Premion por Humurajho en EKRA-03 de
la Esperantista Domo Pri Kulturo "D-ro Ivan Kirchev"
La verko estis: "Ekstrema Humuro en Esperanto"
La auxtoro estas el Argentinio kaj vivas en Meksiko.
La Jurio konsistis el:
Prezidanto: S-ro Georgi Mihalkov- Chefredaktoro de "Bulgara Esperantisto"
Membroj: S-ro Ljubomir Trifoncovski-Chefredaktoro de "Literatura Foiro"
kaj Ivanicka Magarova sekretarino de EDK.
La auxtoro sendas libronon senpage al petantoj
Eblaj publikigantoj de la libro estas bonvenaj. Kontaktu la auxtoron.
La adreso de la premiito: rufegonz@...
La adreso de EDK: esperanto_razgrad@...




[Non-text portions of this message have been removed]

#1372 From: "Ruben Gonzalez" <rufegonz@...>
Date: Thu Jul 10, 2003 7:36 am
Subject: Senpaga Vortaro pri komputado
rufegonz@...
Send Email Send Email
 
Mi sendas senpage : "Angla-Esperanta Komputada Leksikono"- 78 paghoj surpapere-
1132 KB rete-

Aktualigu komplete vian vortaron de la Internacia Lingvo ESPERANTO

( La dua lingvo de chiu homo surtere )


Rubén Feldman González


[Non-text portions of this message have been removed]

#1373 From: Lu@...
Date: Fri Jul 11, 2003 10:10 am
Subject: SOMERE
esperantolandde
Send Email Send Email
 
Antaurimarko:

"Eklerni kaj tuj apliki Esperanton"

Por ebligi al novuloj rapide eniri Esperantujon ni ofertas intensan
kurson en la unua semajnfino de "SOMERE".
www.EsperantoLand.org/somere/somere_de.html#kurs

----------------------------------------------

Saluton!

Post tri semajnoj komencighos la unua SOMERE, Somera Mezeuropa
Renkontigho, en Essen (Oldenburg)/Calhorn, 50 kilometrojn norde de
Osnabrück. Kvankam ni lanchis la renkontighon antau nur kelkaj
semajnoj, intertempe jam alighis dudeko da homoj inter ses monatoj
kaj 74 jaroj el interalie Nederlando, Belgio, Francio, Pollando kaj
Germanio - feliche la duono de la alighintoj venas el eksterlando. Ni

volas ghui prelegojn, promenojn, ekskursojn kaj iom da komuna vespera

programo.

SOMERE
Somera Mezeuropa Renkontigho

2003-08-01 (vendredo) ghis 2003-08-10 (dimancho)

en Essen (Oldenburg)/Calhorn, 50 kilometrojn norde de Osnabrück.

http://www.EsperantoLand.org/somere

Lauplache en chambro au en tendo

Ni trovis lokon, kie eblos agrable kunestadi kaj loghi lau la propraj

preferoj - en chambro au en tendo. Kompreneble via familio ankau
povos
dividighi - eble viaj infanoj entuziasmos pri tendo kaj vi malpli :-)



Bela pejzagho - kaj iom da klerigho

Estas agrabla kampara regiono kun eblecoj por ekskursoj kaj estas
placha domo. Eblos viziti interalie bestejon kaj marchon kaj fari
kamparajn promenojn - kaj estos prelega kaj kursa programo; la domo
estas bone ekipita kiel klerigejo.

Por familioj, unuopuloj - kaj aliaj

Multaj el la partoprenantoj estos - kiel che la Novjara Renkontigho
de EsperantoLand - mezaghuloj kun familioj kaj unuopuloj. Sed ankau
chi-foje ni tre bonvenigos pli aghajn kaj pli junajn homojn.

Intensa kurso por komencantoj kaj progresantoj

SOMERE direktighas chefe al Esperanto-parolantoj. Kompreneble kunuloj

kaj infanoj estos bonvenaj ankau sen kono de Esperanto. Aldone ni
shatos ebligi la partoprenon ankau al komencantoj kaj progresantoj.
Tial ni antauvidas intensan kurson en la unua semajnfino. Ni tiel
volas ebligi al ili en unu sama arangho rapide eklerni kaj tuj poste
praktiki la lingvon en internacia medio. Sed, tute certe, ankau ni
mem volos ghui esperantlingvan etoson kaj tial la kvanto de lokoj por

komencantoj estos limigita.


Kotizoj

En la nuna alighperiodo ghis la 20a de julio la kotizoj por nau
tranoktoj en la domo kun manghoj kaj programo estas 145 euroj por
infanoj de 3 ghis 10 jaroj, 185 por junuloj inter 11 kaj 18 jaroj,
220 inter 19 kaj 26 jaroj kaj 270 por pliaghuloj. Tendumantoj kun
manghado ghuas rabaton kaj memzorgantaj tendumantoj pagos inkluzive
de la programo inter 45 kaj 75 eurojn por la nau tranoktoj.
Eksterlandanoj kaj programkontribuantoj havos rabaton.

Venu SOMERumi kun ni!

Chu vi interesighas? Bonvolu rapide reagi - restas malmulta tempo!
Ni antaughojas vidi vin SOMERE,
http://www.EsperantoLand.org/somere

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

--

Por la kreskigo de Esperantujo
http://www.EsperantoLand.org

SOMERE - Somera Mezeuropa Renkontigho 2003-08-01 .. 10
en Essen/Calhorn iom norde de Osnabrück
http://www.EsperantoLand.org/somere

2a Novjara Renkontigho 2003-12-28 .. 2004-01-02
en Tecklenburg apud Münster (Germanio)
http://www.EsperantoLand.org/nr

Renkontighaj mapoj
http://www.EsperantoLand.org/renkontighoj

Grupaj mapoj
http://www.EsperantoLand.org/grupoj

#1374 From: Kalle Kniivilä <kalle@...>
Date: Fri Jul 11, 2003 2:00 pm
Subject: mesagho de Istvan
kalle@...
Send Email Send Email
 
Pro ia mistera paneo, ne eblis hieraux lauxpromese gxisdatigi per la
cxapitro 12. la retejon http://home.graffiti.net/postdomo
kie felietone aperadas mia romaneto "La Postdomo". Pro tio, permesu al mi
trudi la cxapitron al cxiuj eblaj interesatoj cxi-liste. La cxapitroj 1-11
ja legeblas en la retejo.

Amike
Istvan Ertl

12. HIRUD' AL MORTINTO

Sidigite en cxambro Manila, la du severmienaj viroj de la laboroficejo
traesploris kun entomologa detalemo la dungodokumentojn kaj salajroslipojn
de la lastaj dek jaroj. Multaj paperajxoj retroveblis nur pro la elefanta
memoro de Robot Modder, kiu grimpis retrovi ilin en la subtegmento.
Montrigxis plue ke kelkaj financaj folioj viktimigxis gxuste al lia
pecetiga kutimo, sed tiuj pruvigxis rekunglueblaj. La inspektoroj ensxovis
la nazon en cxiujn sxrankojn ankaux de cxambroj Las Vegas kaj Klement
Klaft. Solen-miene ili konstatis ke la Centra Oficejo de IEA kontrauxlegxe
salajras kvin fremdulojn. Al la surpriz-tona objxeto de Stilo, laux kiu
dungi eksterlandanojn ankoraux ne rompas la legxon, ili respondis ke post
tri tagoj gxi rompos, kun retroefika valido.
La kruduloj ecx kafon rifuzis ­ vere, cxio en Batavio nun statis
kap-al-voste! Ili foriris postlasante stampitan auxtoritatajxon, kiu
instrukciis al IEA maldungi siajn alilandajn oficistojn ene de tri tagoj.
La plenumon de tiu ordono oni kompreneble kontrolos per polica vizito.
Post tiu interludo, salono Zamenhof plenigxis je indignantaj oficistoj,
kiuj cxi-foje ecx forgesis kulpigi ­ kiel ja kutime kaj rutine ­ la
estraranojn. Almenaux gxis la momento kiam Raneto Krozeti petis silenton
kaj levis tribunusan manon.
­ Geamikoj! Kolegoj! La momento estas malfacila. Mi ne sxanceligxus ecx
diri ke gxi estas, en iu senco kaj je certa grado, kriza. Vi scias ke la
estraro ne volas fari aferojn senpripense, kaj ke gxi tre trankvile kaj
detale pesas cxiujn informojn kiujn gxi ricevas...
­ Sen senco kaj esenco... ­ grauxlis Pasxa Drakulicx.
­ La politika evoluo en cxi tiu lando igis nian situacion malfacile
eltenebla. En mezlonga perspektivo ni devas eble pensi pri translokigxo...
­ ... al Brucelo! ­ viglis kapjese Toy Bigboy.
­ ... pri translokigxo al alia lando. Nia statuto ja diras ­ kaj li
elposxigis ekzempleron ­: “la respekto de la homaj rajtoj, tiaj kiaj ili
estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj
internacie rekonataj instrumentoj, estas por la laboro de IEA esencaj
kondicxoj.” Sen tiuj kondicxoj, ni ne povas resti en Batavio. Sed dume
nepras digne arangxi la laborfinon de niaj nebatavaj oficistoj. En niaj
rezervoj devas esti troveblaj la necesaj sumoj por faciligi ilian foriron...
­ ... vi do denove senplue akceptas ilian ultimaton! ­ ekkriis Drakulicx.
­ Kio pri la respekto de niaj homaj rajtoj? Se morgaux oni diros ke ni
estas krome ekstermindaj, vi pace kaj dece ekverkos nekrologon kaj mendos
florkronojn kun adiauxvortoj de IEA!
­ Pasxa troigas, kiel cxiam ­ kapskuis Krozeti. ­ Kompreneble, ni oficiale
protestos, same kiel ni protestos pri la aresto de Erwin Tastl.
­ Estas tempo, preskaux jaron post lia malliberigo! ­ rimarkigis milde Rob
Modder.
­ Beeeh, mi konfesu: ni ja kredis ke Atlaso Reprovas kapablos influi pli
esence ol fine eblis al li...
­ Ni ne bezonas kredkonfesojn! ­ grimacis Drakulicx. ­ Cxi tie ­ li gestis
al la tristeta busto Zamenhofa ­, malgraux la sxajno, ni ne estas en religiejo.
­ Nek en fumejo! ­ aldonis haste Greetje van Zeitgeist, rimarkinte
instinktan cxeposxan fingrumadon de la prezidulo. Sxi bone memoris la
“Bartolomean nokton”, kiam bibliotekisto Bartrink Kortebroek havis la
misfortunon eniri necesejon post Krozeti: ties kasxfumo tiel forte iritis
liajn alergiemajn mukozojn ke nur sukura eksigxo el la IEA-membraro
sekurigis liajn membranojn.
­ Gekolegoj, trankviligxu! ­ provis denove la prezidento de cxiuj
esperantistoj. ­ Sendepende de la nuna evoluo, ni jam pripensis starigi
Maldungan Komisionon por certigi la glatan transiron al pli taskotauxga
oficistaro, kaj tiu MoKo...
­ Pardonu min ­ levis manon Rob Modder ­, sed se niaj nebatavaj kolegoj
estus maldungitaj, mi opinias ke ankaux ni, anoj de tiu cxi lando, ne
povas resti kun bona konscienco en la Centra Oficejo.
­ Sed kahaj, la movado bezonas siajn oficistojn! ­ ahgumentis nun Miela. ­
Kaj ne fohgesu ke, phovizohe, ni esthahanoj asiste helpos vin!
­ Helpos kiel hirud’ al mortinto! ­ sakris Drakulicx, krompensante ke, dum
hirudoj havas sucxilon cxe la postajxo, Liphari estas cxiuflanke multefika.
­ Se mi rajtas opinii ­ sukcesis fine supervocxi la GxoDo ­, mi pensas ke
la Asocio ne rajtas forjxeti, pro ekstera trudo, siajn dungitojn kiel
citronojn elpremitajn. Oni devas cxion fari por ke ili, ke ni, restu en
cxi tiu domo.
­ Nu, temas pri du apartaj demandoj: pri oficistoj kaj pri domo ­
dialektikis Krozeti. ­ La sinsekvaj estraroj bezonis jarojn por
konvinkigxi ke cxi tiu domo ne plu estas uzebla, cxar ili cxiam reagis tre
prudente al la informoj pri la mizera stato de la domo. Sed vi oficistoj
ja plej bone scias kiom disfalema estas la malnovega konstruajxo de IEA.
­ Vidu: pro rompado kaj konstruado, malkonstruado kaj popeca algluado cxi
tiu domo estas labirinto el cxambroj kaj stakejoj, subtegmentoj, sxtuparoj
kaj koridoroj! ­ belstilis Rob Modder, kvazaux legante el libro. ­ Gxuste
nun ni sidas, fakte, en gxia postdomo.
­ Postdomo... tiu ideo ne estas de hieraux... ­ meditis lauxte Fernando Virtej.
­ Se necese, mi restos tagojn en tiu cxi postdomo, gxis la estraro decidos
kion fari pri ni! ­ obstinis Drakulicx.
­ Cxiuokaze, ni ankoraux atendas sinjorojn Dunkin kaj Kofri ­ atentigis
Greetje van Zeitgeist.
­ Ilin ni devos iom pli longe atendi ­ envenis nun Joop van Zwartbeen en
Zamenhofon. ­ Oni jxus telefonis de Veerkrachtplein: dudek tri
esperantistoj estas tie en esploraresto, inter kiuj Humpty Dunkin kaj
Peklo Kofri.

------------------------------------------------
Kalle Kniivilä                kalle@...
Skyttelinjen 55          http://kniivila.xrs.net
SE-226 49 Lund                    +46-70-6369378

#1375 From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
Date: Fri Jul 11, 2003 2:48 pm
Subject: Kampanjo "Nepagopovaj Bibliotekoj": nova sendaj'o
renato12002
Send Email Send Email
 
***************************
Universala Esperanto-Asocio
Fondajxo Edukado

Kampanjo: Nepagopovaj Bibliotekoj
---------------------------------

Gratulojn al KKE, kiu antau'eniras lau' c'i tiu programo.

>Laů propono de S-ano Eluizio Bueno Rodrigues, el
>Sorocaba,  Kultura Kooperativo de Esperantistoj
>ekspedis al li hodiaů por transdono al la Centra
>Biblioteko de Universitato de Socoraba pakaj'on
>entenantan naů librojn en kaj pri Esperanto, kadre de
>la Kampanjo de KKE "Esperanto en la Bibliotekoj.
>
>Estis senditaj la jenaj verkoj:
>- Esperanto, Esenco kaj Estonteco de la
>Internacilingva Ideo, de L.L.Zamenhof
>- Por um Mundo Melhor, de Sylla Chaves
>- Năo Só Idealistas, Mas Realizadores, de F. Marinho
>- Doutor Esperanto, de Walter Francini
>- Esperanto para Principiantes, de Aloísio Sartorato
>- Homaranismo, a Idéia Interna, de Délio P. de Souza
>- Esperanto sem Mestre, de F.V. Lorenz
>- Iracema, de José de Alencar
>- La Rompitaj Flugiloj, de Kalil Gibran
>
>La Kampanjo jam sendis E-ajn librojn al 17 brazilaj
>bibliotekoj kaj ankaů al la Paragvaja E-o Movado kaj
>al la Mozambika E-Movado. G'i estas subtenata per
>mondonacoj de kelkaj malavaraj samideanoj.
>
>Informis:
>Aloísio Sartorato
>Rio/Brazilo


Mi memorigas vin pri la internacia falnko de cxi tiu kampanjo, kaj per cxi
tiu alvoko petas vin sendi monon al la Fondajxo Edukado de UEA kun la
indiko "bibliotekoj". Tiu mono estos uzata por sendi tauxgajn librojn pri
Esperanto kaj en Esperanto al bibliotekoj tra la mondo. Vi rajtas ankaux
indiki al kiu biblioteko aux inda individuo sendi kaj la mendo estos
plenumita (de UEA aux KKE laux nia interna interkonsento), se vi samtempe
sendas la necesan monon.

Ni trovigxas en stranga situacio: en Euxropo estas pli da Esperanto-libroj
ol da legantoj. Aliloke estas pli da legemuloj ol da libroj. Ni provu
kunmeti la du situaciojn.

Amike

Renato Corsetti



***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
***********************************

#1376 From: Henri Masson <esperohm@...>
Date: Sat Jul 12, 2003 10:11 am
Subject: # Pri Esperanto che FRANCE CULTURE / A propos de l'espéranto sur FRANCE CULTURE
esperohm@...
Send Email Send Email
 
La monata elsendo de la Libera Penso, kiun dissendos la radiostacio
FRANCE CULTURE la dimanchon 13-an de julio ekde la 9a 35, temos pri
Esperanto. La Libera Penso fakte invitis Henri Masson, Ghenerala
Sekretario de SAT-Amikaro, Ghenerala Konsilanto de SAT kaj kunautoro de
"L'homme qui a défié Babel"
(eld. L'Harmattan, Parizo, dec. 2001, aperinta samtempe en dua eldono
kun ghia E-traduko : "La homo kiu defiis Babelon") por respondi al
diversaj demandoj en rilato kun Esperanto kaj la penslibereco. La tuta
elsendo dauras 20 mn. Enkondukas kaj finas ghin muziko de "La tempo de
l'cherizoj". Tio estis okazo por substreki la specife socian karakteron
de la SAT-movado. Estas notinde ke la Libera Penso estis, komence de la
pasinta jarcento, unu el la unuaj movadoj kiuj subtenis Esperanton. En
septembro 1905, dum sia kongreso de Parizo, la Libera Penso vochdonis
rezolucion favore al ghia uzo. Ghi plue subtenis la Internacian Lingvon
dum la lastaj jaroj.
Bela simbolo : tre vershajne dum la momento mem de la disaudigo, okazos
en La Chaux-de-Fonds, Svisio, la malfermo de la SAT-kongreso.
TTT-ejoj :
http://www.radiofrance.fr/
http://www.radiofrance.fr/chaines/france-culture2/sommaire/

*****
ATENTIGO : Pro necesa riparo de la komputilo, atendas min la legado de
pluraj centoj da retmesaghoj. Do, vershajne necesos multe da tempo antau
ol mi povos respondi al chiuj.
*****

===

L'émission mensuelle de la Libre Pensée, que diffusera FRANCE CULTURE le
dimanche 13 juillet ŕ partir de 9h 35, traitera de l'espéranto. La Libre
Pensée a en fait invité Henri Masson, secrétaire général de SAT-Amikaro,
conseiller général de SAT, coauteur de "L'homme qui a défié Babel" (éd.
L'Harmattan, Paris, déc. 2001, paru simultanément en seconde édition
avec sa traduction espéranto : "La homo kiu defiis Babelon") pour
répondre ŕ diverses questions sur l'espéranto et la liberté de la pensée.
L'émission dure en tout 20 mn. Elle est introduite et se termine par la
musique du "Temps des cerises". Ce fut l'occasion de souligner le
caractčre social
du mouvement SAT. Il est ŕ noter que la Libre Pensée fut, au début du
sičcle passé, l'un des premiers mouvements qui aient soutenu
l'espéranto. En septembre 1905, lors son congrčs de Paris, la Libre
Pensée vota une résolution en faveur de son usage. Elle a continué ŕ
soutenir la Langue Internationale durant ces derničres années.
Beau symbole : trčs vraisemblablement au moment męme de la diffusion,
l'ouverture du 76čme congrčs de SAT  se déroulera ŕ La Chaux-de-Fonds
(Suisse) !

Sites :
http://www.radiofrance.fr/
http://www.radiofrance.fr/chaines/france-culture2/sommaire/


*****

Attention : Suite ŕ la nécessité d'une réparation sur l'ordinateur,
plusieurs centaines de messages électroniques m'attendent. Donc,
vraisemblablement, il me faudra beaucoup de temps pour répondre ŕ tous.

===

SERVICE DE PRESSE DE SAT-AMIKARO
GAZETARA SERVO DE SAT-AMIKARO
Inscription ŕ la liste de diffusion sur simple demande
Enskribigho al la dissendolisto lau simpla peto.
Rédacteur /Redaktanto : Henri Masson
http://www.esperanto-sat.info




[Non-text portions of this message have been removed]

#1377 From: Roberto Resende <etaprinco@...>
Date: Sun Jul 13, 2003 12:18 pm
Subject: MiniKD-kampanjo
etaprinco@...
Send Email Send Email
 
Estimata,

Malgraux via bonvolu helpi, neniun donacon ni ricevis.
Tamen (propraposxe) mi sendis miniKD-on, diskedojn kaj
kolorajn numerojn de la lasta bulteno de Skolta
Esperanto-Ligo al (esperantista) partoprenanto de la
Brazila Jxamboreo.

Espereble pli da helpo ni ricevu, por povi sendi pli
multe da materialo al la Tutmonda Jxamboreo jarfine en
Cxilio.

Amike salutas kaj dankas,

Roberto
redaktoro de SEL-bulteno
http://ttt.esperanto.org/skolta/sm.html


>De: "Katja Bodnarova" <cind@...>
>Al: strategia-forumo-de-la-komunumo@yahoogroups.com
>Temo: [strategia-forumo] MiniKD-kampanjo
>Dato: Dim, 01 Jun 2003 19:57:39 -0000
>
>Jena informero aperis en NUN:
>
>MiniKD-kampanjo
>
>     Bandau' okazos Tutlanda Skolta Tendumado en
Brazilo kaj jarfine
>Tutmonda SkoltINa J'amboreo en C'ilio, ni planas
sendi al tieaj
>kontaktoj ekzemplerojn de la 8-lingva verko 'Pli
Larg'aj Horizontoj'.
>Mi jam havas ilin bitigitajn je formo .HTML   kaj
.PDF
>http://www.esperanto.org/skolta/vasta-pt.html  Unu
diskedo au' unu
>mini-KD estas sufic'a por enteni c'ion.  Mi petas, ke
oni sendu al mi
>multajn diskedojn kaj (prefere) mini-KDjn, por ke mi
povu multobligi
>la verkon kaj sendi por disdono/lotumado inter la
partoprenantoj.
>Roberto  Caixa Postal 09.831  70001-970  Brasilia
(DF)  Brazilo
>
>Raportis: Roberto Resende <etaprinco@...>
>
>





.

_______________________________________________________________________
Yahoo! Mail
Mais espaço, mais segurança e gratuito: caixa postal de 6MB, antivírus, proteçăo
contra spam.
http://br.mail.yahoo.com/

#1378 From: "Frank Kasper" <fkasper@...>
Date: Sun Jul 13, 2003 9:14 pm
Subject: Esperantlingva urbprospekto de Kaufbeuren - urbo en Algovio
fkasper2002
Send Email Send Email
 
Karaj gesamideanoj!

La sekva informo ankaux publikigis cxe la dauxre aktualigita interreta
Esperanto-informilo "BAVARESPERANTOINFO"
http://www.bavaresperantoinfo.de/0303 .

Danke al la helpo de nia karaj samideanoj Triksino kaj pastoro Adolhf Burkhardt
la Turisma Oficejo Kaufbeuren okaze de la 80a Germana Esperanto-Kongreso
eldonigis urbprospekton en Esperanto.

Al cxiuj Esperantistoj, kiuj interesigxas pri la Algovio rekomendigas mendi la
prospekton cxe:

Verkehrsverein Kaufbeuren e.V.
(Turisma Oficejo de Kaufbeuren r.a.)
Kaiser-Max-Straße 1
D-87600 Kaufbeuren
telefono: +49834140405
fakso: +49834173962
ret-posxto: tourist-info@...
hejmpagxo: http://www.kaufbeuren-tourismus.info .

La prospekto ecx enhavas gravajn informojn rilate al la regiono de la Algovio,
inter alie ankaux pri la famaj kasteloj de la bavara fabeloregxo Ludoviko II.,
Nojsxvansxtejn kaj Hohensxvangaux.

Per via mendo vi helpas certigi, ke la Esperantlingva versio de la urbprospekto
de Kaufbeuren dauxre estos havebla kaj ke la urbo tialmaniere varbas por la
lingvo internacia.

Sekvas ankoraux la adreso de Triksino, la Esperantisto, kiu arangxis la
urbprospekton en Esperanto:

S-ro
Hansjörg Kindler-Trixini
Hans-Seibold-Straße 8
D-87600 Kaufbeuren
telefono: +49834141026  .

Mi nun deziras al vi cxiuj agrablan novan semajnon kaj cxion bonan.

Koran saluton
Frank Kasper
fkasper@...

#1379 From: "Kontakto" <kontakto@...>
Date: Mon Jul 14, 2003 5:34 pm
Subject: www.ameriko.org
kontakto@...
Send Email Send Email
 
plusendo de:
http://www.kontakto.info/
~~~~~~~~~~~~~~~~~
~~~~~~~~~~~~~~~~~

Adonis Saliba informis:

Karaj Esperantistoj,

Ni, el Amerika Komisiono de UEA, plezure anoncas la ekziston de nova
domajno
en Esperantio, kiu estas http://ameriko.org. Gxi estas jxus instalita, do
farendaj laboroj ankoraux statas. Oni disponigos tie informojn kaj
dokumentaron de nia AK kaj novajxojn por amerika e-esperanto movado.
Ankaux
tie, la interesatoj povas havi informojn pri la jam "internacia" projekto
NESTO kaj pri projekto KORE, kiuj intencas revigligi lokajn movadojn kaj
urbajn e-klubojn.

Do, bonvenon al nia pagxaro. Sugestoj estas bonvenaj.

Amike via,
Adonis Saliba
==========================
Amerika Komisiono de UEA
KORE!!! NESTO!!!
Partoprenu... diskonigu!
http://www.ameriko.org/nesto
http://www.ameriko.org/kore


~~~~~~~~~~~~~~~~~
plusendis:
http://www.kontakto.info/
~~~~~~~~~~~~~~~~~
~~~~~~~~~~~~~~~~~


[Non-text portions of this message have been removed]

#1380 From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
Date: Mon Jul 14, 2003 8:38 pm
Subject: Informado en Brazilo
renato12002
Send Email Send Email
 
de: Aloísio Sartorato <ludoviko44@...>
temo: Efika informado pri Esperanto en amasa evento en Rio

Estimataj:

Ekde sabato, la 11-an de Julio, okazas en la eventejo
Rio Centro, en Rio de Janeiro, la 16a. Internacia
Kongreso de Odontologio de Rio de Janeiro. G'i estas
ega evento, kiu okazas c'iun duan jaron en Rio kaj
estas vizitata de pli ol 30.000 personoj el la tuta
Brazilo kaj el pluraj landoj.

Ekde la pasinta evento, antaů du jaroj, S-anino
Aldenora Mercęs Mendonça, kiu laboras c'e la filio de
Brazila Odontologia Asocio en Nova Iguaçu, sukcesis
starigi tute senpage standon por diskonigi E-on al la
partoprenantoj. Krome en la teko de c'iu kongresano
oni enmetis prospekton pri E-o kaj alig'ilon
plenigotan de la interesitoj, kiu ricevas donaceton en
la transdono c'e la stando.

Do ekde sabato dekoj da samideanoj, precipe de la
okcidenta regiono de Rio, sub la gvido de Aldenora kaj
Marilza de Oliveira, dej'oras tie de la tagmezo g'is
la 8-a vespere. Krom informi kaj disdoni prospektojn
al la publiko, oni disponigis al la interesitoj
komputilon kun esperanto-kurso de Carlos Pereira kaj
televid-vidbend-aparaton, kiu prezentas Mazi en
Gondolando kaj aliajn vidbendajn programojn.

Sabate, ankaů okazis tri prelegoj: Jair Salles
(Enkonduka Kurso de Esperanto), Aloísio Sartorato
(Esperanto kaj Internet) kaj Aldenora Mendonça (Mazi
en Gondolando).

La evento daůros g'is la 17-a de Julio.

Gratulmesag'ojn sendu al Aldenora
(aldenoraesperanto@...)

Informis:
Aloísio Sartorato
Rio/Brazilo



***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
***********************************

#1381 From: "Andrej Grigorjevskij" <andreo@...>
Date: Wed Jul 16, 2003 6:43 pm
Subject: Lauxtaga programo de UK - en uea.org
grigorjevskij
Send Email Send Email
 
Por interesigxantoj,

En la retejo uea.org aperis lastaj antauxkongresaj materialoj: lauxtaga
programo kaj la listo de antauxkongresaj aligxintoj (1607 nomoj).

La adreso por aliri estas http://uea.org/kongresoj/uk_2003.html

Amike,
Andrej

#1382 From: Renato Corsetti <renato.corsetti@...>
Date: Thu Jul 17, 2003 6:28 pm
Subject: demandaro
renato12002
Send Email Send Email
 
Bonvolu reagi rekte al:

"Mariana Todorova Gencheva" <m_gencheva_esp@...>

1. Chu vi pensas, ke Esperanto estas lingvo, kiun oni povus uzi en la
ordinara, chiutaga vivo au chu ghi estas uzebla nur por kulturaj celoj?

2. En kiuj kampoj vi mem uzas Esperanton?

3. Chu vi shatus uzi Esperanton en via laborloko?

4. Chu vi estas homo, kiu pretas doni ian laboreblecon al
eksterlandano, kiu ne parolas via patra lingvo, sed nur Esperanto?

5. Chu vi konas iun, kiu pretas fari tion?

Amike
Mariana Gencheva

***********************************
Renato Corsetti via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato.corsetti@...>
***********************************

#1383 From: Istvan Ertl <ertl@...>
Date: Sat Jul 19, 2003 6:41 am
Subject: La Postdomo konstruita
pistike65
Send Email Send Email
 
La 17-an de julio aperis cxe eldonejo Bero (Roterdamo) la satira romaneto
La Postdomo de Istvan Ertl. Gxia reklamo promesas "murdon en Boterhamo. Cxu
konatan batavan politikiston mortigis... esperantisto?
Kiel rilatas lingvopolitiko al kasxpafistoj?
Ne suferu pro nescio!
Mendu tuj cxe la Libroservo de UEA."
La romaneto estas lancxota en la Gotenburga UK. (95 p. Prezo: 9 euxroj.
Sesona rabato ekde 3 ekz.) Dume legeblas la unuaj 11 cxapitroj sub
http://home.graffiti.net/postdomo/

   ----------


---
Outgoing mail is certified Virus Free.
Checked by AVG anti-virus system (http://www.grisoft.com).
Version: 6.0.497 / Virus Database: 296 - Release Date: 04/07/03


[Non-text portions of this message have been removed]

#1384 From: esperanta civito <civito@...>
Date: Sat Jul 19, 2003 9:51 pm
Subject: HEROLDO KOMUNIKAS n-ro 200
civito@...
Send Email Send Email
 
HEROLDO KOMUNIKAS n-ro 200

2003 07 19

Saluton!
HEROLDO KOMUNIKAS estas la retagentejo de la establoj en la Pakto por la
Esperanta Civito.
Redakto: sen. Anna Lászay. Imprimaturo: sen. Ljubomir Trifonchovski.
HeKo disdonas gazetarajn komunikojn pri la aktiveco de tiuj establoj.
HeKo entenas analizon pri la artikoloj, komentarioj, demandoj koncerne la
Esperantan Civiton.
HeKo akceptas ankau alies informojn, se la redakcio taksas ilin interesaj
por la evoluo de Esperantio.

Chi-numere vi legos pri:
(oficialaj el Civitaj instancoj)
- LA KONSULO SALUTIS LA SAT-KONGRESON
- LA BLANKANOJ EKSTER LA KAPITULO
(oficialaj el paktintaj establoj)
- KONSULTIGHO DE ESPERANTEJOJ
- SUKCESA PREMIERO DE LA FAMILIO DE ANTO SPERI
- LASTAJ TAGOJ DE LA GRINDELVALDA ARANGHO
(diversaj neoficialaj)
- ALAIN BRINGOLFGASTO EN LA SAT-KONGRESO
- GRATULON AL OKK

La subaj informoj estas senpage reprodukteblaj, kun la mencio "Heroldo
komunikas" au "HeKo".
Legu pli en "Heroldo de Esperanto" kaj "Literatura Foiro", kaj en
<www.esperantio.net>.
La personoj petintaj la civitanecon bonvolu aligi sin al la diskutlisto
<civitano@...>.


-----------------------------------------------------------------------
LA KONSULO SALUTIS LA SAT-KONGRESON

Walter Zelazny, Konsulo de la Esperanta Civito, salutis la SAT-kongreson
okaze de la inauguro. En sia alparolo li menciis la valoron de la urbo, kie
nun gastas la kongreso kaj estis lanchita la Pakto. Li memorigis kiel SAT
estas intime plektita al la nasko de la Civito: Yves Peyraut kaj Kreshimir
Barkovich prezidis la forumojn kiuj kondukis al la Charto de Sabloneto.
Prof. Zelazny esprimis sian aprezon pro la kongrueco de lastatempaj
politikaj starpunktoj kaj de SAT kaj de la Civito, vidalvide al la inerta
silento pri la gravaj mondaj eventoj, fare de aliaj en Esperantio.


------------------------------------------------------------
LA BLANKANOJ EKSTER LA KAPITULO

La ordinaran sesion 16 julio 2003 markis krizo de rilatoj inter majoritato
kaj minoritato en la Senato de la Esperanta Civito.

Per la redono de la delego pri informado fare de sen. Vinko Oshlak, estro
de la blanka grupo, kaj la akcepto fare de la Konsulo, formalighis la fino
de la unua politika periodo en nia juna parlamenta demokratio. Tiun
periodon (februaro 2002 - julio 2003) karakterizis la cheesto de chiuj tri
parlamentaj grupoj en la registaro au Kapitulo.

Aldone, la opozicio konfrontighis kun la majoritato pri rezolucio
"inspirita de kristanaj valoroj", kiu kondamnas kaj aborton kaj klonadon.
Sen. Nelly Holevitch fine anoncis ke la blanka grupo reprenas sian
rezoluciproponon.

Pli serena la diskuto koncerne la partoprenon de la Civito en la Europa
Socia Forumo: lasante al la ekzekutivo la taskon organizi la konkretan
cheeston en Parizo, la Senato fiksis politikan linion, kiu kvalifikos la
cheeston de la Esperantianoj kompare kun tiu de aliaj esperantistoj. La
Senato unuanime decidis ke la Civitanoj agados en Parizo precipe por
informadi pri la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, kaj speciale
por atentigi pri la rajtoj de la senteritoriaj diasporoj. Tio plenumighos
kaj per la disdono de la teksto (disponebla jam en 30 lingvoj) kaj per la
interveno de Esperantiaj fakuloj en prelegoj kaj rondaj tabloj.

Ljubomir Trifonchovski, unua Vickonsulo, klarigis al la Senato la
chefliniojn de la dekreto kiu, en dato 2 junio 2003, starigis Fonduson "Pro
Esperanto", nome la unuan shtupon de la Civita Banko. La asembleo esprimis
konsenton pri tiuj cheflinioj.

Bertil Nilsson, vickonsulo pri kulturaj aferoj, prezentis la novan Sciencan
Istituton Dietterle, dedichitan al historiografiaj, demografiaj kaj
statistikaj esploroj pri la esperanto-diasporo: la Senato aprobis ghian
ekziston kadre de la Civito, apud Instituto Zamenhof.

Ghenerala politika kaj kultura debato kompletigis la tagordon de la tria
sesio, unua okazinta lau jhus aprobita interna reglamento.


-------------------------------------------------------
KONSULTIGHO DE ESPERANTEJOJ

La oficiala reprezentantoj de KCE, Esperanto Gĺrden, E-kulturdomoj de
Razgrad, Söjtör, Yatugatake kaj senrajta observanto de Kastelo Grésillon
konsultighis en Chaudefono pri la komunaj bezonoj.

La renkonto estis unuavice interkona okazo, el kiu fontis interesaj
proponoj: la plej grava estas la starigo de komuna servo -- peranta reto
funkcianta por la kvin oficiale reprezentitaj Esperantejoj.


--------------------------------------------------------------------------------
LA FAMILIO DE ANTO SPERI SUKCESE PREMIERIS

Sukcese premieris dum la SAT-kongreso la lasta dramo de Giorgio Silfer 'La
familio de Anto Speri': reghisoris Jordan Todorov, rolis Torina Nova
Teatro. Nia teatro finfine alfrontas la temaron de la denaskismo, ene de
E-familio en Europo ie che Danubo ie, kadre de la krizo de la socipolitika
mutacio en la 1990aj. Oni atingas interesan kunigon de malsimilaj temoj:
persona problemaro de E-istoj, personaj diferencoj inter gepatroj kaj
gefiloj, socipolitikaj krizoj kaj literaturaj problemoj paraj, amaj,
geedzaj. Tiu kunigo esperantigas la realon kaj realigas esperanton: do,
duoble plibone.
(Carasio)


-----------------------------------------------------------------------------
LASTAJ TAGOJ DE LA GRINDELVALDA ARANGHO

La prezento de la instruada situacio en Madagaskaro far k-ino Ralalarisoa
okazigis viglan debaton pri la eblecoj au malfaciloj por tiu insula popolo
krei solidarecajn ligilojn kun siaj geografiaj najbaroj.

Okazis cetere belegaj ekskursoj sub la norda vando de Eiger, poste piede
ghis la montodometo Monchhutte (3650m.) pere de la fama fervojo al Jungfrau
kaj vizito al la urbo Interlaken.

Entute la semajno lasis elstarajn memorajhojn al la partoprenantoj.
(François Degoul)


----------------------------------------------------------------------------
ALAIN BRINGOLFGASTO EN LA SAT-KONGRESO

Alain Bringolf, parlamentano, prezidanto de POP (la svisa komunista
partio), renkontis che la SAT-kongreso en Chaudefono la rughan grupon de la
Senato de la Esperanta Civito kaj la komunistan frakcion de SAT.

La renkonto estis tre interesa kaj fruktodona diskuto pri la politika kaj
ekonomia situacio en Svislando, kaj pri la defioj de la globalismo al la
maldekstro marksisme inspirita. Gvidis la renkonton, kiu tre pozitive
impresis deputiton Bringolf, Stan Keable (frakciestro) kaj sen. Dieter
Rooke. Alain Bringolf mem multe interesighis pri la esperanta diasporo,
inkluzive de la Civito.


-------------------------------
GRATULON AL OKK

La SAT-kongreso en Cxauxdefono estis eksterordinare  bone arangxita de KCE.
S-ro Giorgio Silfer kaj s-ino Perla Martinelli  sindone aranghis kaj
prezentis la kulturajn erojn. Chiuvespere estis esperanta filmo au
teatrajho. Ankau la literaturaj kafejoj estis tre bone aranghitaj kun kuko
kaj taso da kafo. Oni devas omaghi al KCE pro tiu bonega laboro.

Robert PONTNAU, Francio


---------------------------
REDAKCIA NOTO
Se vi ne deziras plu ricevi chi tiun retbultenon, bv komuniki tion al
<pakto@...>.
La Esperanta Civito akceptas donacojn che la svisa poshta konto 23-4803-0,
Pro Esperanto.
Dankon pro via atento.

[Non-text portions of this message have been removed]

#1385 From: Afrika Agado <trafrik@...>
Date: Sun Jul 20, 2003 7:37 am
Subject: AFRIKO : Partopreno de EASA al FIPLV Kongreso
trafrik@...
Send Email Send Email
 
A G A D R A P O R T O
Partopreno de EASA al FIPLV Kongreso (FIPLV : Internacia Federacio de
Instruistoj de Modernaj Lingvoj)
Rand Afrikansa Universitato, Auckland Park, Johannesburg, Sudafriko
2-5 julio 2003
Autoro Magali von Blottnitz, EASA-Sekretario kaj respondeculo pri Publikaj
Rilatoj +27 (0) 21 685 39 79, MvBlottnitz@...

1 Enkonduko
La unua semajno de julio estis grava semajno por lingvorilataj profesiuloj
en Sudafriko. La monda kongreso de FIPLV (Federation Internationale des
Professeurs de Langues Vivantes( internacia federacio de la instruistoj
de modernaj lingvoj)) okazis en Johanesburgo, kaj samtempe jarkongresis la
SAALT (sudafrika asocio de lingvistoj).
Sudafrikaj esperantistoj povis partopreni al tiuj eventoj. Dank' al la frua
atentigo de Jennifer Bishop, do longa prepartempo - ni povis uzi la okazon
por multflanka varbagado, en kunlaboro kun aliaj organizajxoj de la
esperanto-movado, cxefe ILEI kaj Indigxenaj Dialogoj. Nia agado havis jenajn
facetojn:
. Partopreno al la FIPLV monda asembleo (1-an de julio)
. Prelegoj
. Ekspozicio
. interago kun aliaj cxeestantoj / profesiuloj pri lingvoj
. ceteraj varbagoj

2 Partopreno al la FIPLV monda asembleo (1-an de julio)
Axel von Blottnitz raportos separe pri tio.

3 Prelegoj
Du prelegoj estis prezentitaj kun rilato al Esperanto, ambaux dum la unua
mateno de la konferenco. Bedauxrinde pro granda kvanto da samtempaj prelegoj,
nur malgranda nombro de kongresanoj auxskultis niajn prelegojn, speciale en
la unua prelego.
. Merkredo 02 Julio - 9:50-10:20
Magali von Blottnitz: "Esperanto, an innovative way towards multilingualism"
Komentoj : bedauxrinde, versajxne pro frueco de la prelego (kelkaj delegitoj
ankoraux ne alvenintis en Johanesburgo aux estis ankoraux sercxantaj kie okazas
kio), kaj pro samtempaj interesaj prelegoj, tre malmultaj homoj cxeestis tiun
prelegon. Krom du esperantistoj kaj la estro cxeestis ankaux  unu virino.
La avantagxo, tamen, estis ke ni kapablis havi bonan diskuton kaj ricevis tre
interesajn komentojn de la cxeestantoj - inkluzive de la sesio-estro S-ro
Viljoen (el la < Teknikon Pretoria >).
Cetere, felicxkaze, ni havis kelkdekajn kopiojn de la prelego, kiujn ni
sukcesis poste disdoni al kongresanoj kiuj ne auxdis la prelegon.

. Merkredo 02 Julio - 12:00-12:30
Jan vD Strydom / Radojica Petrovic: "On a web based project of language
learning and intercultural education" (temas pri la projekto de ILEI:
Interkulturo).
Komentoj : tiun prelegon cxeestis proksimume 22 homoj, tre bona rezulto se
oni konsideras ke okazis 9 aliaj samtempaj prelegoj (la tuta nombro da
partoprenintoj estis 315, sed maksimume 200 tuttempe cxeestis la
kongresejon). Fine de la prelego Jan Strydom disdonis kopiojn de la teksto
al la publiko.
Bedauxrinde, pro tio ke la prelego legita de Jan Strydom estis skribita de
alia persono, ne plu okazis diskuto post la prezento.
(Alia esperantisto (Dr. Stefan Ploch) devus prezenti ion pri fonetiko
(senrilate al esperanto), sed li ne venis.)

Kvankam entute la prelegoj rekte tusxis malmultajn homojn, la resumoj (<
abstracts >) estis disdonitaj al cxiuj konferencanoj kaj espereble la
organizantoj ankoraux produktos konferencan KD-on kun cxiuj prelegoj, tiel ke
ecx la detalaj tekstoj disdonigxos al cxiuj.

4 Ekspozicio
Ni prezentis afisxan ekspozicion pri la projekto "Indigxenaj Dialogoj"  kaj ni
table ekspoziciis kelkajn montrajxojn pri esperanto, cxefe librojn kaj
vortarojn, revuojn, komiksojn, KDojn.
Cxe la ekspozicio dejxoris lauxtempe : Axel von Blottnitz, Jan Strydom, Magali
von Blottnitz, Harro von Blottnitz, (8-monata Maiwenn von Blottnitz !),
Clement Mildulo Mokone.
La unuajn du tagojn, ni havis etan problemon pri la ID-ekspozicio : oni
donis al ni nur tiom da spaco, ke ni devis efektive sidi antaux la tabuloj
kie pendis la afisoj. Pro tio, malmultaj homoj rigardis la ekspozicion, plej
bonkaze ili rigardis la unuajn 3-4 posterojn. Pro tio ni iom sxangxis la
arangxon de la afisxoj (t.e. mallongigxis la enkondukon por ke la fotoj de la
projekto mem estu pli videblaj en la mezo).
La trian tagon ni havis sxancon ke unu el la ekspoziciintoj forlasis la
kongresejon, tiel ke ni povis uzi lian spacon. Ni do havis nian tablon apud,
kaj ne antaux, la afisxoj de ID. Tio ebligis al pli da homoj alproksimigxi kaj
rigardi la afisxojn. Tamen venis malmultaj reagoj/komentoj pri la ekspozicio.
Ni ne sukcesis engagxi diskuton pri la baldauxa seminario kun organizo de
indigxenaj afrikaj virinoj...
La cxefa rezulto de la eksposicio certe estis montrado, ke esperanto
ekzistas, kaj disdono de informiloj. Iu viro (sudafrika artisto/ poeto)
mendis angla-esperantan vortaron. Surprizigxe, iu persono (mi ne havis tempon
noti la nomon) venis saluti min nome de Humphrey Tonkin (!). Kelkaj pliaj
homoj lasis siajn detalojn en nia kontaktolibro.

5 Interago kun aliaj cxeestantoj / profesiuloj pri lingvoj
La tri tagoj donis al ni iom da tempo por intermiksi kun aliaj profesiuloj
pri lingvoj, kaj fari interesajn renkontojn. (Bedauxrinde pro kostoj,
distancoj kaj familiaj devoj, ni ne povis partopreni la vesperajn arangxojn).
Cxefe interesaj estis la jenaj kontaktoj :
Politikaj deciduloj
Ni provis okaze de tiu konferenco fari kontaktojn kun kelkaj
lingvo-deciduloj. Plej sukcesaj estis kontaktoj kun "Okcidentkaba lingvo
komitato" (Western Cape Language Committee), parto de la provinca registaro
de la okcidenta Kabo.
La Lingvokomitato agas por multlingveco en la Provinco (cxefe rilatite al la
3 oficialaj lingvoj de la provinco, nome angla afrikansa kaj ksosa), kaj
volas estontece partnerumi kun seriozaj organizajxoj kiuj volas kontribui al
tia multlingveco. Ili volas krei agadgrupon por multlingveco kaj ni provos
aligxi al tiu agadgrupo.
Lingvistoj kaj akademiuloj
Kelkaj akademiuloj montris sin suficxe malfermataj al esperanto - unuavice la
organizantoj cxe la Rand Afrikansa Universitato, kaj la estro de la sesio dum
kiu prelegis Magali, Dr. Viljoen ce Pretoria Teknikon. Ni ankaux faris
kontaktojn cxe la Universitato de Okcidenta Kabo, kaj ce <
distanc-universitato > Unisa.
Tiuj kontaktoj espereble estos utilaj se ni iam volas kaj povas starigi
kursojn au varb-agadojn cxe la studentoj de tiuj universitatoj.

6 Ceteraj varbagoj
Anonco en la konferenclibro
Ni aperigis tutpagan reklamon pri esperanto por la konferenclibro, kiun
ricevis cxiuj delegitoj. Ni por la okazo urgxe produktis kvinlingvan reklamon
(angla-afrikansa-franca-zulua-rusa). Bedauxrinde la kirilaj literoj de la
rusa teksto ne printigxis, sed anstatauxe aperis nigra linio en la libro.
Tamen, bonsxance la reklamo aperis sur la lasta pagxo de la libro, do
supozeble estis videbla de preskaux cxiuj.
Disdono da informiloj
Aldone al la informiloj disdonitaj dum la konferenco, ni lasis stoketon da
faldfolioj al la konferencorganizintoj, por disdonado al studentoj kiam ili
revenos.

Por pli da detaloj:
Magali povas disponigi :
. Fotojn de la prelegoj kaj ekspozicio.
. La tekstoj de la skribitaj artikoloj kaj la folioj (MS power-point).
. La reklamon








---------------------------------
Do You Yahoo!? -- Une adresse @yahoo.fr gratuite et en français !
Testez le nouveau Yahoo! Mail

[Non-text portions of this message have been removed]

#1386 From: "Andrej Grigorjevskij" <andreo@...>
Date: Sun Jul 20, 2003 1:27 pm
Subject: Lauxlanda listo kaj statistiko de UK-88 - en uea.org
grigorjevskij
Send Email Send Email
 
Saluton,

en la retejo uea.org aperis lauxlanda nomlisto de la aligxintoj al UK-88.
Estas aldonita ankaux la antauxkongresa statistiko - kiom da personoj el kiu
lando intencas veni.

Por aliri la informojn bv. viziti la pagxon
http://uea.org/kongresoj/uk_2003.html

Entute la listo inkluzivas 1607 nomojn de aligxintoj el 62 landoj. Plej
amase la kongresanoj venas el:

1. Francio - 192
2. Japanio - 188
3. Germanio - 168
4. Svedio - 168
5. Nederlando - 78
6. Italio - 70
7. Finnlando - 68
8. Pollando - 53
9. Rusio - 48
10.Danio - 47

Amike,
Andrej

#1387 From: "Marko Naoki Lins, Brusela Komunikadcentro" <markolins@...>
Date: Mon Jul 21, 2003 7:13 am
Subject: Raporto de la Brusela Komunikad-Centro
MarkoNaoki
Send Email Send Email
 
Estimataj, karaj,

bonvolu trovi chi-sube raporton de la Brusela Komunikadcentro. Ghi estas
ankau unikode legebla che http://lingvo.org/eo/3/238. Pasvorto estas
'saluton'.

Agrablan legadon

Renato Corsetti

***************************************

Raporto de la Brusela Komunikadcentro

1. Enkonduko

2. Rezultoj

3. Strukturo

4. Financoj

5. Listo de artikoloj


1. Enkonduko

Dum la Zagreba UK 2001 la komitato traktis proponon de komitatano Gregoire
Maertens, nome de Europa Esperanto-Unio (EEU). La komitato rekomendis al la
estraro favore pritrakti proponon por starigo de Brusela Komunikadcentro
(BKC) kaj finance subteni la projekton dum du jaroj. Tiun komitatan
rekomendon la estraro pozitive traktis dum la kunsido en januaro 2002 kaj
akceptis ghin, kondiche ke UEA rajtos uzi la Centron por informaj laboroj
specifaj por UEA.

En aprilo 2002 post kvarmonata volontulado Dafydd ap Fergus oficiale
farighis
dungito de FEL, post interkonsento kun EEU, kiu ne havas juran statuson.
Ekde 2003 Marko Naoki Lins alighis kiel dua kunlaboranto. La BKC celas
konkrete kaj daure kontribui al la tri agaddirektoj de la Strategia
Laborplano 2001-2010 de UEA, nome profesiigho, tutmondigho kaj plijunigho.
Komence celita kiel pura europa projekto de Esperantistoj, la
Komunikadcentro pli kaj pli fortigis sian tutmondan orientighon, strebante
al
pli densa kunlaboro kun ekstereuropaj landaj asocioj kaj aktivuloj kaj
fokusante al tutmonde validaj lingvaj fenomenoj. BKC tiel farighas kaj
europa
kaj tutmonda projekto de la Esperanto-movado.

2. Rezultoj

Post unu kaj duona jaro estas videblaj pluraj konkretaj rezultoj de la
agado. La BKC unue kreis specifajn listojn da politikistoj, jhurnalistoj kaj
aliaj profesiuloj interesitaj per la lingva problemo (ekz. 1200 flandroj,
3000 hispanoj, 6000 germanlingvanoj, 2000 francoj, 800 nederlandanoj, 700
franclingvaj belgoj, 800 italoj, 200 slovakoj, 300 hungaroj, 300 poloj). La
Komunikadcentro regule dissendas profesie verkitajn artikolojn kaj
gazetarajn komunikojn al la diversaj listoj. Videblaj rezultoj sekvis en la
formo de artikoloj publikigataj en gazetoj en dekoj da landoj (vidu
http://lingvo.org/eo/*gaz - la pasvorto estas 'saluton').

La celo de la komunikada agado estas reliefigi la politikan kaj socian
signifon de Esperanto, sekve de la konstato ke esperantistoj jam regule
sukcesas interesi jhurnalistojn pri grandaj Esperanto-eventoj.

BKC aktivis resp. plenumis la celojn en interkonsento kun UEA kaj EEU, dum
2002 kaj 2003.

Gazetara kaj informa agado:

A. kunlaboras kun interesitaj Esperanto-asocioj por starigi regulan kaj
altnivelan gazetaran kaj informan komunikadservon pri Esperanto kaj pri la
lingva problemo (vidu http://www.lingvo.org/eo/*gaz),

B. sekvas la uzadon de la vorto "Esperanto" en gazetoj instigante
volontulojn - pere de dissendolisto klere kaj trafe reagi (vidu
http://groups.yahoo.com/group/reago). Estas chiusemajne novaj leteroj de
Esperantistoj publikigataj en gazetoj tra la mondo. Tio estas ankau sekvo de
la agado de la Komunikadcentro afishante menciojn pri Esperanto en la
dissendolisto "Reago". Ofte la mencioj pri Esperanto estas negativaj en
amaskomunikiloj (Eo estas artefarita, ne havas kulturon, ktp). En la reagado
partoprenas 160 volontuloj el la plej diversaj landoj. Ghi ankau ebligas al
la partoprenantoj konscii pri la laboro de jhurnalistoj kaj pripensi, ankau
kadre de la laboro de la Komunikadcentro, kiel pli bone agi. Danke al la
agado de la listo "Reago" kaj la kolekto che http://www.lingvo.org/eo/*gaz
kun artikoloj publikigataj pri Esperanto kaj la lingva problemo ekestas pli
pozitiva sed ankau pli realisma sento ke Esperanto-asocioj povas influi
politikistojn kaj jhurnalistojn kadre de bona kunlaboro.

C. daure strebas profesiigi propran retejon http://www.lingvo.org kaj
kunlaboras che http://www.esperanto.net

D. prizorgas kaj redaktas la retliston lingva-demokratio
http://groups.yahoo.com/group/lingva-demokratio kun 380 aktivaj membroj. Ghi
estas diskutlisto por esperantistoj interesighantaj pri agado por Esperanto,
la publika bildo de Esperanto, kaj la lingva egaleco kaj diverseco.

E. Chiutage informas pere de Esperanto-revuoj, -dissendolistoj kaj ttt-ejoj
pri la agado de Esperanto-asocioj por la lingva demokratio kaj pri artikoloj
publikigataj pri tiu agado kaj pri Esperanto kaj Esperanto-asocioj
ghenerale.
Preskauux chiutaga informo pri la agadoj de la Komunikadcentro estas sendita
al pli ol 380 adresoj.

F. kunlaboras kun interesitaj Esperanto-asocioj por produkti altnivelajn
informilojn en la plej diversaj naciaj lingvoj (vidu ekzemple "Gxisdate pri
Esperanto" cxe http://www.lingvo.org/Ghisdate).

G. kunlaboras en la gazetara agado por la Universalaj Kongresoj (dum 2003
por la unua fojo kun jam nun rezulto de artikoloj en deko da landoj.

Enhava laboro chirkau diversaj (lingvaj) temoj

H. sekvas diversajn lingvajn dosierojn, informante kaj traktante kun
diversaj registaraj kaj neregistaraj organizoj kaj ankau rekte kun
politikistoj tiurilate (ekz. rilate al la lingva diskriminacio, edukada
industrio, deviga uzado de la angla, ktp). Nome de UEA, la Komunikadcentro
oficiale verkis kaj transdonis starpunktojn pri diversaj lingvaj politikoj
al internaciaj instancoj. La direktoro David Ferguson partoprenis kaj
parolis pri lingvaj temoj nome de UEA kaj de EEU che diversaj internaciaj
kongresoj kaj konferencoj (ankau che Unesko kaj en la Euxropa Parlamento).
Politikistoj en pluraj landoj faris pli ol 40 oficialajn demandojn al
ministroj pri lingvaj temoj pro la agado de la Komunikadcentro kune kun
LA-oj.

I. kunordigas UEA- kaj EEU-agadon dum oficialaj tagoj (ghis nun multlingvigo
de deklaroj pri la internacia tago de la gepatra lingvo, mondotago de la
libro, Europotago, Europa Jaro de Handikapitaj personoj kaj UN-rezolucio pri
multlingvismo) kaj instigas al informado okaze de tiuj eventoj

J. kunlaboras kun diversaj lingvodefendaj asocioj.

Europo

Estas videbla intereso pri Esperanto kaj pri la informoj de
Esperanto-asocioj en oficialaj medioj. Ekz. la Europa Komisiono invitis la
prezidanton de UEA kaj la direktoron de la Komunikadcentro al konferencoj en
Bruselo pri la lingva problemo en januaro kaj aprilo 2003.

Estas planoj instrui Esperanton al internaciaj oficistoj. Fine, estas
preskau chiumonate novaj parlementaj demandoj rilate al la agado de
Esperanto-asocio por la lingva egaleco kaj diverseco
(http://lingvo.org/eo/2/16 - Ghisdatiginda). La agado kontrau la lingva
diskriminacio en dunganoncoj provokis kelkdekajn reagojn de ministroj en
diversaj landoj, en Europo sed ankau internacie, kaj devigis la Europan
Komisionon akcepti ke la kriterio de gepatra lingva scipovo de la angla
estas diskriminacia (pro la plendo nome de UEA,
http://uea.org/esperanto_p/dokumentoj/plendo/plendo.html). La parlamenta
agado nun okazas en pluraj europaj landoj kaj ankau jam ekster ghi. Plie, la
BKC kontribuas al la politika debato pri la efiko de la lingva malegaleco en
diversaj kampoj. Fine de januaro 2003 la Komunikadcentro submetis al la
Europa Komisiono oficialan starpunkton, nome de UEA, pri la lingva lernado
kaj pri la efiko de la lingva malegaleco pri edukadkomerco.

Aranghoj

K. organizos kune kun TEJO dum autuno 2003 trejnseminarion por junaj
Esperanto-aktivuloj, kaze ke la arangho estos subvenciata de la Europa
Komisiono.

Krome

L. kunordige helpas che la kampanjo "anoncoj en EU-shtatoj"

3. Strukturo

Estas nomita Komisiono pri la Komunikadcentro de Bruselo kun reprezentantoj
de Institucio Hodler, UEA, EEU. Plie, dum la kongreso de EEU en Verono estis
elektitaj nova prezidanto (Sean O'Riain, irlanda diplomato en Berlino),
kasisto (Johan Derks, Nederlando), vicprezidanto (Flory Witdoeckt).
Reelektita estis la sekretario Katalin Tosegi (Austrio).

La Brusela Komunikadcentro disponas pri propra retlisto por diskuti
administrajn aferojn en kiuj membras ankau la Landaj Asocioj ene de Europa
Unio:

http://groups.yahoo.com/group/EEU-kaj-landaj-asocioj-en-EU

4. Financoj

Adaptita raporto de la 7a de julio 2003 de la kasisto de EEU Johan Derks
derks.esp@...

La jaro de BKC estas ghojiga kaj grava jaro, por mi kiel kasisto ankau jaro
kun granda defio: prokuri financajn rimedojn por sukcesplena novajhservo en
Bruselo. Fakte: komisio neelirebla. Institucioj, mecenatoj devos elirigi
EEU-n kaj ni devos aliri novajn vojojn: eble enkorpigon de BKC en
vortarservon, en novajhservon por orientazio. La debatoj pri EEU en
Gotenburgo helpos trovi la eliron kaj la novan direkton.

Interne ankau la financoj estis kvazau baleta bataleto: landaj asocioj ne
kutimis pagi la kotizon al EEU en la komenco sed je la fino de la jaro!

Iuj estraranoj opiniis, ke la sumo pagata al EEU ne estas kiel kotizo sed
kiel donaco, do se la estraro decidas, ke ne estas suficha financa spaco por
pagi, EEU simple estu danka por kio restas.

Nun je la provizora fino de la baleto mi povas raporti, ke Austrujo,
Britujo, Germanujo, Hispanujo, Irlando, Italujo, Luksemburgo kaj Nederlando
(la lasta ech 2000
eurojn adicie) pagis sian kotizon por 2003, totale euroj 4868,-. Belgujo kaj
Portugalujo ankorau havas organizajn problemojn che la pagado de entute
euroj
937,73. Nur Danlando, Francujo, Svedujo kaj Finnlando havas seriozajn
problemojn pagi tion, kion lau mi tiuj asocioj shuldas: totale euroj
2208,30.
Greklando bedaurinde ne estas kaj neniam estis membro.

Ekster Europa Unio ankau estas interesitaj asocioj: minoritata asocio de
Kroatio, Latvujo (kiu ech pagis 16 eurojn!). Ne forgesu ke la membreco estas
malferma al chiuj membroj de Konsilio de Europo, tio inkludas Rusujon.

Krom la mondonaca kampanjo de UEA ankau la Komunikadcentro iniciatis
diversajn proprajn kampanjojn por akiri enspezojn, interalie a) oferto de
kluba membreco, ghis nun en Francio, Germanio, Italio kaj Flandrio, b)
oferto
de pagitaj servoj al eksteraj firmaoj/organizoj, c) organizado de aranghoj
por aliaj asocioj, d) partopreno en la projekto "lingvaj festivaloj" de
Interkulturo, e) alskribo de dumvivaj membroj (planita), f) subvencipeto al
ESF (planita). La rezulto povas varii inter 5.000 kaj 15.000 euroj.

5. Listo de artikoloj

La Komunikadcentro sekvas la rezultojn de la propra agado kaj tiu de aliaj
Esperanto-asocioj kaj individuoj. La listo de pli ol 200 artikoloj che
http://www.lingvo.org/eo/*gaz estas nekompleta pro la fakto, ke ghi nur
enhavas tiujn artikolojn pri kiuj la Komunikadcentro eksciis. Artikoloj
rilate al konkretaj lingvaj problemoj (chefe la lingva diskriminacio) pli
ofte estas rektaj sekvoj de la agado de la Komunikadcentro. La BKC ankau
provas veki intereson de novajhagentejoj pri la kultura kaj socia fenomeno
"Esperanto".

Aldonajhoj

Por la aldonajhoj bv. kontakti la kasiston de EEU Johan Derks
derks.esp@...

#1388 From: "garik" <garik@...>
Date: Wed Jul 23, 2003 11:45 am
Subject: [E-rus-info] FW: [per-esperanto-muziko] Nova kodisko el Tihvin
garik@...
Send Email Send Email
 
-----Original Message-----
From: Bronshtein [mailto:ples@...]
Sent: Tuesday, December 03, 2002 9:24 PM
To: per-esperanto-muziko@yahoogroups.com
Subject: [per-esperanto-muziko] Nova kodisko el Tihvin


" Esperantujo mia..." - estas la koncerto da movadaj kantoj de Bruna
Sxtono,
prezentita
kaj registrita en oktobro 2002 en la studio de Tihvina artlernejo. Bruna
Sxtono
( Mikaelo
Bronsxtejn), kiu sur la kovrilpagxo estas fluganta perobuse samkiel la fama
trompulo,
prezentas dekduon da diverstempaj kaj diverstemaj kantaj eroj. Plejparte
sxercaj, ili
malkovras originalan vidpunkton de la auxtoro por diversaj espaj eventoj.
Vi
trovos
la gajan leterumadon inter LLZ, De Beaufront k.a. famuloj, la petolan
LKK-kantikon, ioman
kvanton da pricivitajxoj k.t.p.
Por sxatantoj de rigora historia vero la disko estas malrekomendinda.
Por ceteraj mendeblas cxe : ples@...  aux  belov@...

                   Viktor Kandalinski, prezidanto de Tihvina E- Klubo



*********************************************************
Adreso por sendi vian informon: esperanto-rus-informoj@yahoogroups.com
Por pridiskuti la informojn aligxu al: E-rus-subscribe@yahoogroups.com

Your use of Yahoo! Groups is subject to http://docs.yahoo.com/info/terms/





[Non-text portions of this message have been removed]

#1389 From: "Marko Naoki Lins" <markolins@...>
Date: Wed Jul 23, 2003 3:08 pm
Subject: Gazetara kampanjo okaze de la Universala Kongreso. Provizora raporto
MarkoNaoki
Send Email Send Email
 
Gazetara kampanjo okaze de la Universala Kongreso

Provizora raporto de 23.07.03.

Cxi-jare la Brusela Komunikadcentro kunordigis por UEA ampleksan gazetaran
agadon cxirkaux la Universala Kongreso, kiu ofertas unikan eblecon varbi pri
Esperanto en plej diversaj landoj de la mondo. La Brusela Komunikadcentro
ekis la laboron per lancxo de centra, individuigebla, artikolo sendenda en
maksimumo de lingvoj al maksimumo de gazetoj, revuoj, televidoj ktp. Per
nacilingva versio de la centra artikolo (http://lingvo.org/xx/3/309) kaj
komuniko cxe http://lingvo.org/xx/3/310) eblas sendi al lokaj/regionaj
gazetoj individuan artikolon kun peto je represo. Informoj pri aldonaj
kontakteblecoj ebligos al jxurnalistoj pli profundigi la temon lauxplacxe.
UEA kaj pluraj landaj asocioj jam havis tre bonajn spertojn dum pasintaj
jaroj kun tiu gazetara kampanjo. Pro tio la deziro ripeti gxin.

Ni planas ankaux malpli vastan postkongresan gazetaran kampanjon. Ideo estas
cxi tie provizi maksimume eblan kvanton de lingvoversioj de la komuniko al
la landaj asocioj kaj kongresanoj. Estas tiam ilia decido kaj tasko plusendi
al naciaj resp. lokaj gazetaroj tuj post la UK.

Je la fino pretis

- 27 lingvoversioj de la centra artikolo, nome en la angla (en diversaj
landaj variajxoj), brazila, bretona, bulgara, cxehxa, dana, esperanta,
finna, flandra, franca (en diversaj landaj variajxoj), germana (en diversaj
landaj variajxoj), hebrea, hispana (en diversaj landaj variajxoj), hungara,
itala, japana, kroata, litova, nederlanda, norvega, pola, portugala, rumana,
rusa, serba, sveda kaj ukraina.
- 21 lingvoversioj de la gazetara komuniko, nome en la angla (en diversaj
landaj variajxoj), brazila, bretona, bulgara, esperanta, finna, flandra,
franca (en diversaj landaj variajxoj), germana (en diversaj landaj
variajxoj), hispana (en diversaj landaj variajxoj), hungara, itala, japana,
litova, nederlanda, pola, portugala, rumana, rusa, serba kaj sveda.
- 6 lingvoversioj de la postkongresa gazetara komuniko (gxis hodiaux). Vd.
cxe http://www.lingvo.org/xx/3/403. Nome en la angla (en diversaj landaj
variajxoj), esperanta, itala, norvega, portugala, ukraina. Se vi sxatus
kunlabori kun la Komunikadcentro pri la postkongresa gazetara kampanjo bv.
kontakti Marko Naoki Lins, Brusela Komunikadcentro <marko.lins@...,
marko.lins CXE lingvo.org>. Ege gravas aktivi en la semajno jxus post la
Kongreso. Ni bezonas nepre pli da lingvaj versioj.

Ekde junio 2003 estis kontaktitaj aktivuloj kaj landaj asocioj en landoj kun
kongresanoj. La denseco de kunlaboro inter la BKC kaj landaj
asocioj/aktivuloj tre variis. Kelkaj landoj kiel Germana Esperanto-Asocio
komisiis la tutan agadon al la BKC per aparta honorario. Pluraj aliaj landoj
havis centran kunordiganton de gazetara aux informa agado kaj tre memstare
agadis. Al ili sxuldigxas aparte danko, same kiel al la Centra Oficejo kiu
helpis per provizo de la adresoj de la kongresanoj kaj ankaux kompreneble al
cxiuj esperantistoj, kiuj kunrolis kaj -agis kadre de la kampanjo.

Bedauxrinde cxe kelkaj landoj la kunlaboro malpli glate funkciis, cxu pro
malfortaj asociaj strukturoj, cxu pro aliaj kialoj. Estis eble 2-3 landoj
kies kongresa partoprenokvanto certe ebligus signifan gazetaran kampanjon,
sed gxi ne okazis.

Konkrete okazis agado en 37 landoj kaj regionoj,
nome: Argentino, Auxstralio, Auxstrio, Bosnio-Hercegovino, Brazilo,
Bretonio, Britio, Bulgario, Cxehxio, Danio, Finnlando, Flandrio, Francio,
Germanio, Hinda Unio, Hispanio, Hungario, Irlando, Israelo, Italio, Japanio,
Kanado, Kroatio, Litovio, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio,
Rumanio, Rusio, Serbio-Montenegro, Svedio, Svisio (franc- kaj germanlingva),
Ukraino, Usono, Venezuelo.

Provizore kaj laux nia scio la konkretaj rezultoj estas jenaj (limdato:
23.07.03)

Artikoloj/Intervjuoj en 16 landoj: Auxstrio, Auxstralio, Belgio, Finnlando,
Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kanado, Nederlando, Norvegio, Rusio,
Serbio, Svedio, Svisio, Usono

Auxstralio:
Cxampion, la gazeto de Oakey

Auxstrio:
HaGilil, la revuo de germanlingvaj judoj, http://lingvo.org/de/3/365

Finnlando:
Radiintervjuo en Turun radio, la regiona stacio de la tutlanda Radio Suomi
Helsingin Sanomat, la cxefa tutlanda cxiutaga gazeto en Finnlando,
http://www.helsinginsanomat.fi/uutiset/artikkeli/1057922127318,
http://www.helsinginsanomat.fi/uutiset/artikkeli/1057922127341

Flandrio:
Intervjuo en Radio Contact, http://groups.yahoo.com/group/reago/files/
Het Belang van Limburg
De Streekkrant, http://lingvo.org/nl/3/380
Tijdingen, semajna gazeto por  Oostende kaj cxirkauxajxo
Gazet van Antwerpen, atendeblas
Het Laatste Nieuws, atendeblas

Germanio (cxiuj mendeblaj cxe BKC):
Westfalenpost (en tri lokaj versioj)
Intervjuo dum 12 minutoj en Bayern 1
Münchener Merkur (eldonkvanto 427.636, legantoj: 1.117.000)
Sächsische Zeitung (Dresden, eldonkvankto 937.000)
Rhein-Main-Net (du diversaj)
Taunus-Zeitung (du diversaj)
Frankfurter Rundschau
Märkische Allgemeine
Soester Anzeiger (eldonkvanto: 35.000)
Kölnische Rundschau (eldonkvanto: 500.000), atendeblas
Nordwest-Zeitung (eldonkvanto: 150.000) kun aldona legantletero
Jxurnalisto M. Moll laboras pri TV-dokumentado pori Eo
Stuttgarter Zeitung (eldonkvanto de 208.501, legantaro de 488.000 gxis
742.000)
Haller Tagblatt

Hispanio:
Hoy, http://tinyurl.com/g0i1

Hungario:
Esperanta-hungara interretportalo kontakto.info,
http://www.kontakto.info/lingvoj-hu.html
Interretportalo de la urbo Györ:
http://www.gyor-online.hu/modules.php?name=News&file=article&sid=3342

Italio:
Il Resto del Carlino
Nuovo Abruzzo
Abruzzopress
Corriere Adriatico,
http://www.corriereadriaticonline.it/articolo.aspx?varget=95719
FIDEST - jxurnalista agentejo, www.fidest.net, alklaku 'Scuola/Cultura',
CODE03/5521.
La Cronaca
Il Centro

Kanado:
Toronto] Globe & Mail, atendeblas

Nederlando:
Intervjuo kun Nieuxw Kamper Dagblad
radia intervjuo kun radio Oost

Norvegio:
loka gazeto de Jćrbladet, en la distrikto Jćren, sude de Stavanger

Rusio:
unu-du artikoloj aperis/aperos en regiono de Kemerovo

Serbio:
Pruga, Beograd, atendeblas
Timok, Zajecar, aux cxe Radio Zajecar, atendeblas

Svedio:
Sveriges Television
Skaraborgs Allehanda, intervjuo
loka gazeto de Lidköping
Södra Dalarnes Tidning
Borĺs Tidning
Svenska Dagbladet
Expressen-GT-Kvällsposten

Svisio:
Berner Zeitung
Journal du Jura
L'Impartial
Swissinfo, artikolo kaj sonintervjuo, http://tinyurl.com/gn7h (parte
sxuldigxas al tiu cxi kampanjo)

Usono:
Janesville Gazette
Studenta jxurnalo de Southern Illinois University at Edwardsville

Mi emfazas ke temas pri artikoloj, pri kies aperigo ni konscias. Serioze
supozeblas pliaj, kiujn aktivuloj au la interretaj sercxmasxinoj ne trovis.
Alia konkreta rezulto estas tre pozitiva: Ekestis plifortigitaj ligoj en la
informa kampo inter la BKC kaj la landaj asocioj, resp. plimotivigo de
landaj informoficistoj kaj plikonsciigo pri la neceso de informa agado.
Vidu http://lingvo.org/xx/bulteno por pliaj artikoloj de la Komunikadcentro
kaj http://lingvo.org/xx/*gaz por artikoloj publikigitaj en naciaj jxurnaloj
kaj revuoj (pasvorto: 'saluton').

Perspektive

La cxi-foja formo de kunlaboro, starigita inter la landaj asocioj kaj/aux
unuopaj aktivuloj kaj la Brusela Komunikadcentro, povas esti reaktivigata
por venontaj (gazetaraj aux informaj) kampanjoj. Cxiam indas konscii ke la
naciaj aktivuloj kutime oferas sian libertempon por aktivigxi. Tio estas tre
bonveniga kaj tre dankinda sinteno, samtempe tio kauxzas tute nature
malfruojn aux oni rapide atingas limojn de sxargxo. Simile oni konsciu ke en
la Brusela Komunikadcentro estas profesiuloj, sed tamen tre limigita kvanto
de du. Por tutmonda agado ili povas nur instigi, maksimume kunordigi. Tamen
la situacio de forta kunlaboro inter profesia centro kaj naciaj volontuloj
tre bone funkciis - kun cxiuj benoj kaj problemoj.

Marko Naoki LINS
-----------------------------------------
Brusela Komunikadcentro (BKC)
Euxropa Esperanto-Unio
e-posto: marko.lins@...
Tel. +32-498-133.177
Fax +32-2-640.5384
www.lingvo.org / www.esperanto.net

#1390 From: Boulogne 2005 Esperanto <boulogne2005@...>
Date: Wed Jul 23, 2003 3:27 pm
Subject: Ekkonu la kongresurbon Bulonjon !
boulogne2005@...
Send Email Send Email
 
———————————————————————————————————————————————————————
BOULOGNE 2005 • ESPERANTO • 100 jaroj de renkontighoj !
———————————— http://boulogne2005.online.fr ————————————

ORGANIZA KOMITATO de BOULOGNE 2005
— Sekcio Informado & Komunikado —

AL LA RETLISTANOJ "ESPER-INFORM".
ŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻŻ

Estimataj samideanoj,


Kadre de la internacia amikeca renkontigho Boulogne2005,
kiu memorfestos la centjarighon de la unua Universala
Kongreso de Esperanto en Bulonjo-che-Maro, vi de nun povas
"retviziti" la urbon kaj ekkoni ghiajn richojn kaj charmojn
foliumante la retpaghon :

> > > http://boulogne2005.online.fr/eo/bulonjo < < <

Jen okazo antaughui la vivon en la fama esperantista urbo !

* * *

Krome, enhavoricha fako pri la historio, pri la Kongreso de
1905 atendas vin en la TTT-ejo : paroladoj, raportoj,
deklaracioj... kaj ech prikantu la Kongreson !

> > > http://boulogne2005.online.fr/eo/historio < < <

* * *

Fine, speciala retpagho pri reklamado koncerne Boulogne2005
nun legeblas en la TTT-ejo :
> > > http://boulogne2005.online.fr/eo/reklamo.htm < < <
(Bildoj, komuniko... por gazetestroj kaj retejestroj.)


Dezirante al vi plezuron krozante en Boulogne2005,
Samideane kaj plej elkore via,


Xavier DEWIDEHEM,
Provizora Komisiito pri Informado kaj Komunikado.

___________________________________
Retposhto: <boulogne2005@...>
Retejo: http://boulogne2005.online.fr

#1391 From: esperanta civito <civito@...>
Date: Thu Jul 24, 2003 10:26 pm
Subject: HEROLDO KOMUNIKAS n-ro 201
civito@...
Send Email Send Email
 
HEROLDO KOMUNIKAS n-ro 201

2003 07 24

Saluton!
HEROLDO KOMUNIKAS estas la retagentejo de la establoj en la Pakto por la
Esperanta Civito.
Redakto: sen. Anna Lászay.
HeKo disdonas gazetarajn komunikojn pri la aktiveco de tiuj establoj.
HeKo entenas analizon pri la artikoloj, komentarioj, demandoj koncerne la
Esperantan Civiton.
HeKo akceptas ankau alies informojn, se la redakcio taksas ilin interesaj
por la evoluo de Esperantio.

Chi-numere vi legos pri:
(oficialaj el Civitaj instancoj)
- CIVITA FORUMO
(oficialaj el paktintaj establoj)
- PEN INTERNACIA
- HEROLDO DE ESPERANTO: TRI KONGRESAJ NUMEROJ
- SUKCESE DEBUTIS LA ESPERANTOLOGIA FAKULTATO
- KION SIGNIFAS "IMPRIMATURO"?
- ATENTIGO PRI GAZETARAJ RAPORTOJ
(diversaj neoficialaj)
- KOMENTARIO DE HELGA FARUKOYE

La subaj informoj estas senpage reprodukteblaj, kun la mencio "Heroldo
komunikas" au "HeKo".
Legu pli en "Heroldo de Esperanto" kaj "Literatura Foiro", kaj en
<www.esperantio.net>.
La personoj petintaj la civitanecon bonvolu aligi sin al la diskutlisto
<civitano@...>.


-------------------------
CIVITA FORUMO

La delegitoj de la paktintaj establoj, kiuj kunsidis 17 jul 03 en la
Magistratejo de Chaudefono, traktis kaj aprobis la internan Reglamenton.

La Forumo de la Esperanta Civito elektis ankau la Kortumon (arbitracian
instancon) kiu oficos ekde marto 2004. La membroj estas Zofia
Banet-Fornalowa, Jean-Jacques Lavanchy kaj Giorgio Silfer.

Unuafoje en la historio de nia juna demokratio paktinto petis solidarecan
helpon de aliaj paktintoj: Esperanta PEN-Centro atendas subtenon, chefe de
KCE kaj LF-koop, por la organizado de PEN-mondkongreso (en la naushatela
kantono). La paktintaj establoj ekster Svislando same helpos, lau siaj
eblecoj, por la efektivigo de richa programo digne prezentonta niajn
literaturon kaj kulturon, kaj por partopreno en la PEN-mondkongreso de la
E-lingva inteligencio.

Ljubomir Trifonchovski


----------------------------
PEN INTERNACIA

La prezidanto István Nemere gvidis la gheneralan Asembleon de la Esperanta
PEN-Centro, 15 jul 03 en Chaudefono.

Ghi konstatis la aktivecon de siaj delegitoj Giorgio Silfer kaj Ljubomir
Trifonchovski en la asembleo de PEN Internacia kaj en la komisionoj
Verkistoj por paco kaj Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj. Aparte menciendas la
aktivado ankau en la Virina komisiono, per la agado de la E-delegito Sabira
Stĺhlberg.

La partoprenantoj konkretigis la ideon, ke la Esperanta PEN-Centro esploru
la eventualon organizi la mondkongreson de PEN Klubo Internacia, plej
probable 2006 en Chaudefono. Tio donos eblecon al kelkcento da verkistoj el
la tuta mondo pli bone konatighi kun niaj literaturo kaj kulturo. Eo, kiel
laborlingvo de la kongreso, apudos la oficialajn anglan, francan kaj
hispanan por chiuj kunsidoj kaj diskutoj.

Grava decido estis la propono ke LF-koop shanghu la nomon de la premio La
verko de la Jaro al Premio de Esperanta PEN.

Ljubomir Trifonchovski


--------------------------------------------------------------------------------\
-------
HEROLDO DE ESPERANTO: TRI KONGRESAJ NUMEROJ

Aperinte kvinfoje dum la SAT-kongreso, kiel dupagha eldono, "Heroldo de
Esperanto" nun proponas sin en tri kvarpaghaj numeroj, kiuj atingos
samtempe la abonantaron, kovrante la periodon 25 junio - 19 julio 2003: unu
el ili estas trisemajna, la ceteraj duonsemajnaj. Tiel chi-jare la
abonantoj ricevos ne 17, sed 18 numerojn: kio rekorde superas la
produktadon en la epoko de Ada Sikorska, kaj rekondukas al la gloraj tempoj
de Teo Jung.

SAT mem unuafoje en sia historio havis jhurnalon dum kongreso -- kion tre
aprezis la kongresanoj. Realighis tiamaniere plano de LF-koop, kiu estis
jam preta okaze de la Tel-Aviva UK, sed estis nuligita parte pro la
surlokaj kostoj, parte pro peza interveno de la tiama burokrataro. Tiu
interveno ankau kauzis, ke pluraj homoj ne plu volis alighi al tiu UK.

La chiutaga eldono de HdE dum la SAT-kongreso ebligis la publikigon de la
tuta festparolado de eksministro Kep Enderby, kiu interalie sin esprimis
tre favore pri la Esperanta Civito. Krome, eblis profundigi plurajn
kulturajn kaj politikajn temojn: la chaudefona semajno fakte estis pli ol
SAT-kongreso -- okazis pluraj eventoj ankau ekster la kongreso (unuavice la
sesioj de la Civita Parlamento) kaj kun arta signifo.

Inter la artistoj kiuj prezentis spektaklojn, teatre muzike dance, ni
menciu la ensemblojn: Torina Nova Trupo ("La familio de Anto Speri", de
Giorgio Silfer, reghisoro Jordan Todorov); Dans'alors Neuchâtel (loka
folkloro dance kaj kante); Razzmatazz (klezmera muziko, kun enkonduko de
Tomasz C.hmielik). Ni menciu ankau la kantistojn: Jean-Thierry von Büren
kaj Loretta Geiger (opero, lidoj), Anjo Amika (populara muziko), Solo
(rokmuziko).

La gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras LF-koop
en Svislando. Chefredaktoroj estas Marie-France Conde Rey kaj Perla
Martinelli. Abonoj kaj provekzempleroj: LF-koop, CP 928, CH-2301 La
C.haux-de-Fonds, <lf-koop@...>.


--------------------------------------------------------------------------------\
------
SUKCESE DEBUTIS LA ESPERANTOLOGIA FAKULTATO

La nova formulo de superaj studoj en Kultura Centro Esperantista sukcese
debutis en la semajno 21-26 julio 2003, kun la partopreno interalie de kvar
gestudentoj pri interlingvistiko, el la Torina universitato.

La Esperantologia Fakultato artikighis en kvar periodoj chiutage: matene,
historiografio kaj lingvaj ekzercoj; posttagmeze, kultura antropologio kaj
historiografio. Instruis Giorgio Silfer, Perla Martinelli, Walter Zelazny.

La novaj esperantologoj kunlaboris en la redaktado de la unua historia
atlaso de Esperantio, sub la kunordigo de d-ro Silfer. La unuaj mapoj havas
precipe demoskopian signifon; ili rilatas al la jaroj 1887-1940. La
esplorojn kompletigis la spektado de filmoj, parte dokumentaj parte
fikciaj, pri la koncerna epoko. La redaktado dauros perkoresponde, kadre de
Scienca Instituto Dietterle.


------------------------------------------------------------
ATENTIGO PRI GAZETARAJ RAPORTOJ

Brusela Komunikad-Centro de tempo al tempo raportas pri sia aktiveco,
listigante artikolojn aperintajn en diversaj gazetoj. Tiuj listigoj
inkluzivas artikolojn kiuj neniel rilatas al la aktiveco de BKC. Longa
artikolo pri SAT-kongreso en la loka jhurnalo "L'Impartial", ekzemple,
neniom shuldighas al "komunikada kampanjo" pri UK (!) fare de BKC. Analoge,
bonega artikolo en la fama "Corriere della Sera" okaze de la prelego de
prof. Reinhard Selten en la milana universitato IULM (oktobro 2002) neniom
dependis de la aktiveco de BKC. Pluraj similaj kazoj estus mencieblaj.
Estas do ghuste (kaj juste) difini la raportojn de BKC kiel listigon de
chio aperanta en la gazetaro, pri kio BKC ekscias sed certe ne chiam havas
meriton.
(OKK de la 76a SAT-kongreso)


------------------------------------------------------------
ONI BONE KOMPRENU LA REALON

Lau mia opinio bone funkcianta centra oficejo [en UEA] estas absolute
necesa. Ghuste en la lastaj semajnoj mi suferis pro ghia malbona funkciado.

Koncerne bibliotekojn. Kompreneble la nia nun estas multe pli grava ol  la
biblioteko Hodler, sed multaj dokumentoj povas esti konsultataj nur surloke
kaj multaj kopioj tre multekostigas la uzon. Fakte la biblioteko Hodler
estas tiel malmulte uzata, char ne ekzistas por ghi bone konsultebla
katalogo. Mi esperas, ke tio shanghighos. Ankau la Roterdam-anoj havu
surloke uzeblan bibliotekon! Se Esperanto vere vivas, bibliotekoj en multaj
urboj estas necesaj.

Koncerne la libroservon [en Roterdamo], ech ni ghin urghe bezonas, char
mendi chion aparte
che la eldonistoj estus por ni nefarebla plilaboro.

Vere la lasta [UEA-]jarlibro estis malbona. Pri tio ankau ni plendas, sed
bona jarlibro necesas.

Mia konkludo: Se esperantistoj ne rapide chesos la kverelojn, la tuta
movado malaperos kiel la volapuka movado - malgrau la jam pli vasta uzado
de la lingvo!

Mi ne estas kontrau la pozitivaj flankoj de via agado, sed ne ataku al
aliajn esperantistojn!!! Nur kritiko kun rekomendoj por polibonigo utilas!!!

Tre chagrenite via
Mag. Helga FARUKUOYE
Internacia Esperanto-Muzeo

Respondo al la komentario: La bedaurindaj kvereloj ekzistas nur ene de unu
respektinda Asocio, inter la estraro kaj la eksdungitoj (kiuj ech fondis
retrevuon tiucele). Al ili iru la fina deziro de mag. Farukuoye. Sed shi ne
timu: ech la plej granda organizo en Esperantio ne estas la tuta
esperantistaro, kaj Esperanto ne mortos pro internaj kvereloj en ghi. La
rigardo de la makrosocio al nia lingvo estas nun pli realisma kaj favora,
ankau danke al la laboro de la Esperanta Civito kaj de aliaj sinceraj
esperantistoj.


---------------------------
REDAKCIA NOTO
Se vi ne deziras plu ricevi chi tiun retbultenon, bv komuniki tion al
<pakto@...>.
La Esperanta Civito akceptas donacojn che la svisa poshta konto 23-4803-0,
Pro Esperanto.
Dankon pro via atento.

[Non-text portions of this message have been removed]

#1392 From: "Esperanto en Mauricio" <esperanto-en-mauricio@...>
Date: Fri Jul 25, 2003 5:42 am
Subject: Agado *Esperanto en Mauricio* lanchita
esperanto-en-mauricio@...
Send Email Send Email
 
E S P E R A N T O   e n   M A U R I C I O

Mauricio kiel pluretna insullando estas bonega tereno por Esperanto. Post longa
kaj vana serchado pri esperantistoj en Mauricio, Kontakto.info decidis lanchi
agadon por Esperanto favore al la insulanoj. La tuto estas planita lau analizo
de diversaj intervenebloj kaj de la situacio aktuala, ne temas pri subita ekago.

PLANADO

Grava elemento de la agadplano estas baldaua vojagho al Mauricio de
esperanto-instruisto, sperta pri organizado de kursoj kaj instruado en tropika
lando.

KREI LA BEZONON

Kiel agas komercistoj, politikistoj ... ? ili konvinkas vin pri iu bezono por
povi vendi al vi siajn varojn. Eble vi neniam pensis pri ghi, sed vi jam tiom
ofte audis, vidis (laudajn) informojn pri la bezonotajho, tiom multe iuj
rakontis pri siaj eksterordinaraj spertoj kun la *magiajho* ke vi iun tagon ne
plu rezistas kaj tute nature alproprigas la altruditajhon.

Kial ne informi pri Esperanto en tiu maniero, ke la agado kreu la bezonon,
motivon, deziron kaj fine decidigu pri alproprigo de la lingvo kaj pri membrigho
en *Esperantio*?  Des pli ke temas chi tie pri io vere *vendinda*, kultura
valoro.

LA UNUAJ PASHOJ

- Unu el la elementoj de la agado estis enkonduko de la temo *Esperanto en
Mauricio* (en la franca kaj en la angla), en ofte vizitita forumo de
mauricianoj:
http://www.cap-soleil-maurice.com
(ligo al la forumo trovighas en la dekstra kadro de la chefpagho, sub la
informoj pri vojaghoj, hoteloj, flugbiletoj),
kaj la unuaj vizitoj, reagoj komencas alveni. Estus bone, se pluraj anglalingvaj
kaj franclingvaj esperantistoj alparolus la forumon 1) por plivigligi la
diskuton, 2) por alporti diversajn vidpunktojn, spertojn kaj tiel helpi al
motivado de la insulanoj.

- Kompreneble, ankau esperanta dissendlisto estas jam kreita che la jahugrupoj
kaj chiu kunagemulo estas bonvena tie:
http://groups.yahoo.com/group/esperanto-en-mauricio
Alighu per sendo de malplena mesagho al:
esperanto-en-mauricio-subscribe@yahoogroups.com

DAURA INFORMADO

Kontakto.info ekredaktis retpaghojn pri la agado, kiuj baldau estos viziteblaj
chi tie:
http://www.kontakto.info/esperanto-en-mauricio.html.

BONVENON!
Kunagu lau viaj maniero kaj ebloj:
chu por via plezuro: povi baldau gastighi che mauriciaj esperantistoj, chu pro
via entuziasmo deziri disvastigi la lingvon kaj la kulturon esperantajn, chu pro
aliaj kialoj, motivoj,
viaj konsiloj, spertpriskriboj (oni ne povas transdoni/preni spertojn, oni devas
travivi ilin), ideoj kaj alimaniera apogo estas bonvenaj!

Esperanto en Mauricio
http://www.Kontakto.info/
http://www.kontakto.info/esperanto-en-mauricio.html



[Non-text portions of this message have been removed]

#1393 From: "pistike65" <ertl@...>
Date: Fri Jul 25, 2003 8:04 pm
Subject: Re: HEROLDO KOMUNIKAS n-ro 201
pistike65
Send Email Send Email
 
La cxiama anonimulo de HeKo skribis:

> La bedaurindaj kvereloj ekzistas nur ene de unu
respektinda Asocio, inter la estraro kaj la eksdungitoj (kiuj ech
fondis
retrevuon tiucele).

Tio sxajnas aludo al Libera Folio,
http://www.algonet.se/~kallekn/folio
sed aludo erara: gxi estis fondita ne de "la eksdungitoj" (cxu cxiuj,
eble en kooperativo?) sed de Kalle Kniivilä, pli frue estrarano de
UEA pri informado, kaj mi mem, pli frue redaktoro de la
revuo "Esperanto". Krome, Libera Folio estis fondita ne kverelcele,
sed, laux propra difino, por "sobre kaj kritike prilumi aktualajn
evoluojn en la Esperanto-movado".

Bondezire
Istvan Ertl

#1394 From: "Esperanto en Mauricio" <esperanto-en-mauricio@...>
Date: Sat Jul 26, 2003 12:27 am
Subject: AGADO POR ESPERANTO EN MAURICIO
esperanto-en-mauricio@...
Send Email Send Email
 
AGADO POR ESPERANTO EN MAURICIO
============================

La Projekto bone ekprogresas. Daure alvenas reagoj en la angla kaj en la franca
lingvoj (krom la esperantaj), chu en la forumo:
http://www.ile-maurice.com/forum.old/forum.html
chu forme de vizitoj al la retpagho:
http://www.kontakto.info/esperanto-en-mauricio.html

Bezonatas lauokazaj kunhelpantoj por respondi al reagoj, chefe kompetentuloj pri
la angla kaj la franca lingvoj estus bonvenaj! Temas pri simpla legado de la
forumaj mesaghoj de tempo al tempo dum via retumado, kaj pri sendo de respondo
al ili en la respektiva lingvo. La plej ofte parolataj lingvoj de Mauricio estas
la franca, la angla, la kreola, kaj kelkaj lingvoj el Azio: china, bhoghpuri,
hindia, panghabi, tamila ktp.

Por esti daure en kontakto, por kundiskuti, kunagi au informi, alighu al la
dissendlisto:
http://groups.yahoo.com/group/esperanto-en-mauricio

Responde al la unua esperantlingva mesagho:
*Kara Andreo el Pollando,
grandan dankon al vi pro via interveno en la diskutforuma parto de la agado por
Esperanto en Mauricio.
Se alvenus pli da alparoloj, reagoj kiel la via (chu en esperanto chu en la
franca au en la angla lingvoj), tio bone progresigus la realigon de la
Projekto.*

Stefano Keller
kunordiganto
~~~~~~~~~~
~~~~~~~~~~


[Non-text portions of this message have been removed]

#1395 From: "pistike65" <ertl@...>
Date: Sun Jul 27, 2003 6:15 pm
Subject: Postdomo translokita
pistike65
Send Email Send Email
 
Pro teknikaj problemoj cxe la gxisnuna retejo, estis kreita nova reta
hejmo por la satira romaneto La Postdomo de Istvan Ertl:

http://postdomo.nm.ru

Tie nun finfine legeblas ankaux la 12a cxapitro, "Hirud' al
mortinto". Legontoj de la cxapitroj 13-26 povas jam acxeti la
verkon
en la Gotenburga UK, aux mendi gxin cxe la Libroservo de UEA (84 p.
Prezo: 9 eu'roj. Sesona rabato ekde 3 ekz.)

Messages 1366 - 1395 of 5353   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Add to My Yahoo!      XML What's This?

Copyright © 2010 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines NEW - Help